Urso (genro)
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri besto el familio ursedoj ĉe taksonomia nivelo genro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Urso (apartigilo). |
Ursoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La veraj ursoj estas la plej konata genro de la familio Ursedoj. La genro Ursus estas la taksonaro de ursoj kiu inkludas la tre amplekse distribuatan brunajn ursojn,[1] la polusajn ursojn,[2] kaj la nigrajn ursojn. La nomo estas derivata el la Latina ursus, signife urso.[3][4]
Specioj kaj subspecioj de Ursus
[redakti | redakti fonton]- Vera urso - Ursus
- † Ursus abstrusus
- Amerika nigra urso - Ursus americanus
- Olimpia nigra urso - Ursus americanus altifrontalis
- Novmeksika nigra urso - Ursus americanus amblyceps
- Eostamerika nigra urso - Ursus americanus americanus
- Kalifornia nigra urso - Ursus americanus californiensis
- Nigra urso de Reĝino Charlotte - Ursus americanus carlottae
- Cinamona urso - Ursus americanus cinnamomum
- Glacia urso - Ursus americanus emmonsii
- Meksika nigra urso - Ursus americanus eremicus
- Florida nigra urso - Ursus americanus floridanus
- Novlanda nigra urso - Ursus americanus hamiltoni
- Kermodea nigra urso - Ursus americanus kermodei
- Luiziana nigra urso - Ursus americanus luteolus
- Uest-meksika nigra urso - Ursus americanus machetes
- Kenaja nigra urso - Ursus americanus perniger
- Nigra urso de Dall - Ursus americanus pugnax
- Vankuvera nigra urso - Ursus americanus vancouveri
- Bruna urso - Ursus arctos
- Eŭrazia bruna urso - Ursus arctos arctos
- Alaska urso - Ursus arctos alascensis
- Kamĉatka urso - Ursus arctos beringianus
- † Kalifornia ora urso - Ursus arctos californicus
- † Atlasa urso - Ursus arctos crowtheri
- † Ursus arctos dalli
- Gobia urso - Ursus arctos gobiensis (preskaŭ formortinta)
- Griza urso - Ursus arctos horribilis
- Kodiaka urso - Ursus arctos middendorffi
- Himalaja ruĝa urso - Ursus arctos isabellinus
- Himalaja blua urso - Ursus arctos pruinosus
- Usuria bruna urso - Ursus arctos lasiotus
- † Meksika griza urso - Ursus arctos nelsoni
- Urso de Bergman - Ursus arctos piscator (supozeble formortinta)
- Siria bruna urso - Ursus arctos syriacus
- Ursus arctos sitkensis
- Jeniseja bruna urso - Ursus arctos yeniseensis
- Kaŭkaza bruna urso - Ursus arctos meridionalis
- † Urso de Deninger - Ursus deningeri
- † Etruska urso - Ursus etruscus
- † Urso de MacFarlane - Ursus inopinatus, (kaŝbesto; se vera specio, formortinta)
- † Ursus minimus
- Polusa urso - Ursus maritimus
- † Ursus rossicus
- † Ursus sackdillingensis
- † Kaverna urso - Ursus spelaeus
- Azia nigra urso - Ursus thibetanus
- Himalaja nigra urso - Ursus thibetanus thibetanus
- Formosa nigra urso - Ursus thibetanus formosanus
- Baluĉistana nigra urso - Ursus thibetanus gedrosianus
- Japana nigra urso - Ursus thibetanus japonicus
- Lanhara nigra urso - Ursus thibetanus laniger
- Mupina nigra urso - Ursus thibetanus mupinensis
- Usuria nigra urso - Ursus thibetanus ussuricus
- Azia nigra urso - Ursus thibetanus
Iam la genroj Melursus kaj Helarktos ankaŭ estas inkluditaj en Ursus. La azia nigra urso kaj la polusa urso, laŭ pli malnovaj sistematikoj, havis siajn proprajn genrojn, laŭorde, Selenarctos kaj Thalarctos. Nun estas ĝenerala konsento ke tiuj taksonoj havas rangon de subgenro. Amerika nigra urso, bruna urso kaj polusa urso povas interpariĝi kaj ekzistas iu kvanto de interspeciaj hibridoj inter ili (Ursedaj hibridoj).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-02-16. Alirita 2016-03-01 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-24. Alirita 2016-03-01 .
- ↑ http://www.merriam-webster.com/dictionary/ursus
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2016-03-01 .