Valticio
Valticio (Valčicko) | |
ĉeĥe: Valticko, germane: Feldsberger Gebiet | |
regiono | |
Vido al Valtice
| |
Oficiala nomo: Valticio | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Břeclav |
Historiaj regionoj | Moravio, Malsupra Aŭstrio, Orienta Markio |
Najbaras kun | Aŭstrio |
Konataj lokoj | 6
|
Situo | Valticio |
- koordinatoj | 48° 45′ 00″ N 16° 46′ 00″ O / 48.75000 °N, 16.76667 °O (mapo) |
Ĉefurbo | Valtice |
Katastro | 87,00 km² (8 700 ha) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Lingvo | ĉeĥa |
Nacieca konsisto | ĉeĥoj, moravanoj |
Religio | kristanismo |
Moravio (markita verde) kaj Valticio (markita ruĝe)
| |
Portalo pri Ĉeĥio |
Valticio, (ĉeĥe: Valticko, antaŭe skribata Valčicko, germane: Feldsberger Gebiet) estas regiono en suda parto de Sudmoravia regiono en Ĉeĥio, apud limo kun Aŭstrio. Tiu ĉi regiono estis devene konsisto de Moravio, sed jam ekde la 11-a jarcento de Orienta Markio, resp. Malsupra Aŭstrio, kaj nur en la jaro 1920 ĝi estis alligita al Ĉeĥoslovakio. Temis pri unu el tri teritorioj almembrigitaj el Aŭstrio al Ĉeĥoslovakio. Hodiaŭ estas la tuta Valticio konsisto de turiste abunde vizitata Areo de Lednice-Valtice kaj ankaŭ vina turismo en suda Moravio.
Limigo
[redakti | redakti fonton]Temas pri hodiaŭa teritorio de distrikto Břeclav, en ĉirkaŭaĵo de urbo Valtice. Norde tiu ĉi regiono estas limigita per linio kondukanta proksimume sur fiŝlagoj en Lednice kaj oriente proksimume per fluo de Dijo. Laŭ nuntempa katastra membrigo temas pri la tuta katastra teritorio Valtice, Úvaly u Valtic, Hlohovec, Charvátská Nová Ves, preskaŭ la tuta katastra teritorio Poštorná, malgrandan okcidentan randan parton de la katastra teritorio Břeclav, parton de katastro de municipo Sedlec sude de rojo Včelínek, kaj etaj partoj de katastroj de municipoj Ladná kaj Lednice.
Historia evoluo
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi regiono estis en mezepoko ĝis la jaro 1041 konsisto de Moravio, sed tiujare tiun ĉi teritorion perdis Břetislav la 1-a kaj sekve ĝi fariĝis konsisto de Orienta Markio, pli poste konsisto de Malsupra Aŭstrio, en kiu ĝi poste restis ĝis la jaro 1920, kiam ĝi estis surbaze de traktato de Saint-Germain-en-Laye alligita al Ĉeĥoslovakio kaj en ties kadro enmembrigita en landon Moravian.
Enkadre de Ĉeĥoslovakio tiu ĉi regiono kun areo 87 km² komune kun la tn. Dija triangulo alligita al lando Moravia kiel aparta teritoria unuo Valticio.
Post Munkena interkonsento la tuta Valticio kaj Dija triangulo estis okupita de Tria regno. Tiuj ĉi du teritorioj estis dekomence enmembrigitaj en Sudetgermanajn teritoriojn, sekve al la 15-a de aprilo 1939 ili estis alligitaj al landa hetmanujo Malsupra Danubio, kiu estis al la 1-a de majo 1939 ŝanĝita en Regnan govion Malsupra Danubio, kies konsisto ili restis ĝis fino de la dua mondmilito, post ties finigo venis reveno al la antaŭnmilita stato. Dum ekzistado de fera kurteno estis granda parto de Valticio en nealirebla limzono.
Demografio
[redakti | redakti fonton]La slava loĝantaro de Valticio estiĝis per unuiĝo de kroatoj, kiuj ĉi tien venis en la 16-a jarcento, kaj moraviaj slovakoj el la apuda Podluží. Ili kreis tiel distingan folkloron.
municipo | komuna lingvo en la jaro 1900[1] | nacieco en la jaro 1930[2] | ||
---|---|---|---|---|
ĉeĥa | germana | ĉeĥa | germana | |
Hlohovec | 990 | 5 | 1403 | 13 |
Charvátská Nová Ves | 1152 | 74 | 1880 | 24 |
Poštorná | 3118 | 221 | 3617 | 189 |
Úvaly u Valtic | 5 | 697 | 52 | 630 |
Valtice | 34 | 2967 | 1102 | 1924 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gemeindelexikon der im Reichsrate vertretenen Königreiche und Länder, I. Niederösterreich (germane). Vídeň: K. K. Statistische Zentralkommission, p. 142.
- ↑ Statistický lexikon obcí v republice Československé II. Země Moravskoslezská, p. 37–38, 82.