Veterkruco
Veterkruco, aŭ hajlokruco estas kruco, starigita de la popolo kiel veterbeno. Samcele la homoj ankaŭ starigis en certaj regiono veterkolumoj.
Simboliko kaj kutimo
[redakti | redakti fonton]En la popola kredo la starigo de kampaj krucoj, kiu protektu kontraŭ aĉa vetero, estas tiom vaste disvastigita kiel la vetersanktuloj mem. Uzi la krucon de Kristo kiel veterbeno, ligas al la bibela loko pasio: „Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo“ (Ŝablono:B ), kaj „kaj la tero tremis kaj la rokoj diskrevis“ Ŝablono:B en la momento de la morto de Jesuo. Oni eksplikas tion kiel protekto kontraŭ naturkatastrofoj (ekzemple fulmotondro kun fulmo, ŝtormo aŭ hajlo), kaj ankaŭ subita mortot, tial veterkrucoj ofte ankaŭ estas krucifiksoj, do krucoj kun la figuro de la krucumita Jesuo. Sicardus von Cremona skribi ĉ. la jaro 1200: „en tiu tempo, kiam la fruktoj ankoraŭ staras en fajnaj floro, kaj la militoj kutime komenciĝas , oni petegas je dio, ke li forprenu hajlon kaj aĉn veteron kaj donu al la popolo grandan rikolton.“[1]
Veterkrucoj estis tipaj regionaj celoj de petprocesioj.
Ekzemploj de rimarkindaj veterkrucoj
[redakti | redakti fonton]Multaj veterkrucoj estas rimarkeblaj markiloj sur la kamparo. Ĉar ili ofte staras meze sur la kamparo la plej multaj malaperis dum la terpeckunigo . Apud la multnombraj veterkrucoj en la kamparo troviĝas veterkrucoj ankaŭ:
- sur preĝejoj , ekzemple kun ventrozo aŭ veterkoko
- la pintkrucoj sur multaj montpintoj en la germanlingvaj alpoj, krme pasejaj krucoj
Specialaj, monumentprotektitaj objektoj esta ekzemple:
- hajlokruco en Bienen (Rees)
- Hagelkreuz (Langenfeld)
- Hagelkreuz (Lendersdorf)
- Hambach an der Weinstraße, Rejnland-Palatinato: veterkruco, baroka, duobla kruco [2]
- Wachenheim, distrikto Bad Dürkheim: veterkruco (ŝtona kruco de 1513)
- Hollenburg, Wachau: lignokruci apud la Wetterkreuz-kapelo
Veterkrucoj, kiuj staras je la llimoj de pluraj komunumlimoj:
- Wetterkreuz (Tauberbischofsheim), kies postamento estas la limŝtono al kvin komunumoj (Oberlauda, Lauda, Distelhausen, Dittigheim kaj Dittwar).[3][4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Elke Lehmann-Brauns. (1986) Himmel, Hölle, Pest und Wölfe: Basaltlava-Kreuze der Eifel, p. 13.
- ↑ Hambach (I). Deutschland → Rheinland-Pfalz → Kreisfreie Stadt Neustadt an der Weinstraße. Alirita 2010-06-15 .
- ↑ Fränkische Nachrichten: 300 Jahre Wetterkreuz: Sternmarsch aus den Anrainer-Gemeinden Oberlauda, Lauda, Distelhausen, Dittigheim und Dittwar sowie Heckfeld: Resonanz übertraf alle Erwartungen. 16. September 2014. Online auf www.fnweb.de. elŝutita 29/12/2014.
- ↑ Heimat- und Kulturverein Dittwar e.V.: Das Wetterkreuz. Online auf www.hkvdittwar.de. Abgerufen am 16. Mai 2015.