Saltu al enhavo

Villanueva de Gómez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de Gómez
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05164
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 115  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 4° 43′ U (mapo)40.883888888889-4.7152777777778Koordinatoj: 40° 53′ N, 4° 43′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Gómez (Provinco Avilo)
Villanueva de Gómez (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Villanueva de Gómez
Villanueva de Gómez (Hispanio)
Villanueva de Gómez (Hispanio)
DEC
Situo de Villanueva de Gómez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Gómez [+]
vdr

Villanueva de Gómez [biljaNŬEba deGOmez] estas municipo en la nordoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Villanueva de Gómez estas komprenebla kiel Nova Vilaĝo aŭ Urbeto de Gómez, alude al Gómez Dávila (vidu Historion sube).

Villanueva de Gómez en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 116 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 32 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun San Pascual, Pajares de Adaja, Blascosancho kaj Hernansancho.

Apenaŭ estas fruaj restaĵoj, sed almenaŭ busto de Asklepio kiel helenisma modelo reproduktita en la 2-a jarcento.​

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Villanueva de Gómez establiĝis kiel senjorlando fare de Gómez Dávila, familiano de la Episkopo de Avilo, kun statuso de villa heredota en la 29a de Marto 1294. La preĝejo estis detruita pro incendio, kaj eble estis palaco konstruita el ties restaĵoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis sufiĉe grava industria agado.

Tradiciaj enspezofontoj estis forstado, agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]