Saltu al enhavo

Vulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
'Vulturoj'
Ansergrifo Gyps fulvus
Ansergrifo Gyps fulvus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordoj

Falconiformes (Fam. Accipitridae (part))
Ciconiiformes (Fam. Cathartidae)

vdr

Vulturo estas birdo el la familio de akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn, kiel agloj, milvoj, cirkuoj, ktp. kaj el ties subfamilio Aegypiinae, kun nudaj kolo, kapo kaj vizaĝo, nutrantaj sin de putraĵo.

Diferencigo

[redakti | redakti fonton]

Oni nomas ĝin ankaŭ malnovmonda vulturo por distingi ĝin de la ŝajne similaj novmondaj vulturojkatartedoj kaj kondoroj, kiuj vivas nur en Ameriko kaj bone flaras -ili havas naztruojn-, male kiel malnovmondaj vulturoj. Pro tio tiuj - kiuj vivas en malnova mondo, tio estas Eŭrazio kaj Afriko- trovas kadavraĵojn per vidkapablo. Similaĵoj estas manĝi kadavraĵojn kaj havi ĉu parte ĉu entute senplumajn kolon kaj kapon. Tio estis kaŭzita ne de sama deveno, sed de kunflua evoluo.

Plejmultaj vulturoj estas grandaj grifoj. Ili atingas korpan grandecon de pli ol metro kaj enverguron ĝis 2,50 metroj. Karakterizaĵo de multaj specoj estas kolkrispo, el kiu longa nuda aŭ mallongplumita kolo leviĝas. Nudaj kolo kaj kapo taŭgas por ties manĝado, ĉar alimaniere makuliĝus el sango kaj aliaj fluaĵoj el kadavroj kaj malfaciligus ekflugon, vidkapablon, sanon, ktp. Ili havas ju pli longan kolon des pli grandajn bestojn manĝas. Ĉar ili ne mortigas predojn, ili ne havas fortikajn krifojn, sed pli bone adaptitajn al piedirado kaj male kiel samfamilianoj kiel agloj, kiuj ne kutime piediras kaj havas fortikajn krurojn kaj krifojn.

Ili trovas kadavraĵojn per vidkapablo, kiuj permesas al ili trovi mortintajn bestojn aŭ aliajn vulturojn aŭ predobestojn, kiel leonoj aŭ hienoj. Ili bezonas malfermajn ebenaĵojn, ĉar alimaniere ili ne povos vidtrovi la kadavraĵojn. Ili manĝas unu post la aliaj, laŭ genroj kaj laŭ pli povaj samspecianoj. Ankaŭ ne ĉiu vultura specio manĝas same: kelkaj manĝas muskolojn, aliaj haŭton, aliaj ostojn, ktp. Kutime ili manĝas dumtage, sed kelkaj barataj grifoj manĝas nokte por profiti la kadavraĵojn forlasitajn de tigroj. Maloftege ili atakas vivajn mamulojn, nur se malestas kadavraĵoj kaj ili trovas ĉu malsana ĉu tre juna aŭ maljuna bruto. Pro tio tradicie vulturoj estis persekutataj de brutobredistoj. Male ili estas bonfarantaj por homoj, ĉar ili purigas la kamparon de putraĵoj kiuj povus kaŭzi malsanojn.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Vulturinoj demetas nur unu -malofte du- ovon kaj kovotempo kaj zorgado estas longega kompare kun aliaj birdoj. Multaj konstruas neston male kiel novmondaj vulturoj kiuj nur nestas en kavernoj.

En Aŭstralio

[redakti | redakti fonton]

Delonge notindis, ke en Aŭstralio la nura granda birdo kiu manĝas kadavraĵojn estas la Kojnvosta aglo, Aquila audax, kiu ankaŭ predas. Nun detala studado de fosilia specio priskribita en 1905 kiel Taphaetus lacertosus, supozeble ankaŭ aglo, estas reale egipeno, nome Malnovmonda vulturo. Tial oni kreis por la speco la genron Cryptogyps (kun la signifo kaŝita gipo el la greka), kiu vivis dum la Plejstoceno, kiam estis grandaj specioj kies kadavroj povis esti la normala nutrado de la vultura specio, kiu samtempe formortis.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mather, E. K., Lee, M. S. Y. kaj Worthy, T. H. (2022). "A new look at an old Australian raptor places “Taphaetus lacertosus” de Vis 1905 in the Old World vultures (Accipitridae: Aegypiinae)." Zootaxa, 5168, (1): 1. DOI: 10.11646/zootaxa.5168.1.1. Citita en En Australia hubo buitres, "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 40, Madrido, 2023, paĝo 10.