Wald AR
Wald | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Ekstera |
Distrikto | Ek de 1995 oficiale ne plu ekzistas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera, antaŭe Wald apartens al la distrikto Vorderland. |
Koordinatoj | 47° 24′ 57″ N 9° 29′ 25″ O / 47.41583 °N, 9.49028 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 57″ N 9° 29′ 25″ O / 47.41583 °N, 9.49028 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 854 |
Areo | 6,82 km² |
Alteco | m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9044 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Wald estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 854 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wald situas sur suna teraso en la Apencela Vorderland inter Trogen kaj Heiden sur alteco de preskaŭ 1000 m s.m. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1128 m s.m. sur la monteto Chozeren, dum la plej malalta punkto troviĝas ĉe la bordo de la rivereto Moosbach sur alteco de 750 m s.m.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Wald limas en nordokcidento al Rehetobel, en nordoriento al Heiden, en sudoriento al Oberegg (AI), kaj en sudokcidento al Trogen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Wald pasas la kantona ĉefvojo de Trogen al Heiden, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Wald fariĝis memstara komunumo en la jaro 1686 pro la konstruo de propra preĝejo kaj la disiĝo de Trogen sekve de tio.[1]
Ĝis la mezo de la 20-a jarcento la loĝantaro de Wald ĉefe vivis de agrikulturo kaj brodado. Temis pri kamparanoj kun malgrandaj bienoj, kiuj apud la agrikulturo en siaj hejmoj brodis. Pro la krizo de la brodada industrio en la dua duono de la 20-a jarcento multaj homoj en Wald perdis sian ekonomian bazon kaj la loĝantaro forte malkreskis. En la 1980-aj jaroj la komunumo denove kreskis ĉefe pro konstruo de unufamiliaj domoj dank al la disponigo de favorprezaj konstruterenoj. Tiujn novoaj domojn ĉefe loĝas homoj, kiuj laboras en la proksima urbo Sankt-Galo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Wald.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Artikolo pri la historio de Wald en la komunuma retejo Arkivigite je 2011-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Wald Arkivigite je 2011-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wald – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|