« Efektive la sekseco, en siaj biologia kaj pretendema evidenteco, markas la plej malfortan kaj plej malgravan diferencon, tiun kiu venas kiam ĉiuj aliaj perdiĝas. »
«Leĝo, kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas sekseca, ĉio politika, ĉio estetika. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde 1968: kaj ĉiutaga vivo, kaj frenezo, kaj lingvo, kaj amaskomunikiloj, kaj deziroj akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de liberigo kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas objekto de deziro: potenco, scioj — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa stereotipo penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je spektaklo, sekso — je reklamo kaj pornografio, agado — je tio, kion oni kutimas nomi kulturo, speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo. »
« Sekseco estas ligita al ĝuo (tio estas gvidmotivo de liberiĝo), transsekseco — al artefariteco, ĉu temas pri trukoj celantaj ŝanĝon de la biologiagenro aŭ propra al la transvestulo ludo de signoj rilataj al vestoj, morfologio, gestoj. »
« Kvankam organika periodeco de la sekseco konserviĝas, sed ĝia influo sur la psikan seksan ekscitiĝon preskaŭ iĝis kontraŭo de si mem. La ŝanĝo estas ligita unuavice al ĉesigo de ekscitiĝo, kaŭzata en la vira psiko de menstruaj odoroj. Tiun ĉi rolon surprenas vidaj ekscitiĝoj, kiuj, diference de la flarsenso, havis konstantan influon. Tabuo de la menstruo devenas de tiu ĉi “organika repuŝado” kiel protekto de la jam superita etapo de evoluo. »
« Malkresko de la rolo de la flarsenso per si mem estas sekvo de transiro al rektomarŝado, leviĝo de sur la tero. Tio videbligis la antaŭe kaŝitajn seksorganojn — postulantaj protekton kaj kaŭzantaj hontosenton. Ĉe la fontoj de la krize grava kultura procezo ni trovas la rektiĝintan homon. De tio iras ĉeno de la sekvoj: senvalorigo de la flarsenso kaj evitado de la virinoj dum la menstruo, dominado de la vidado, nudeco de la seksorganoj — kaj poste konstanta seksa ekscitiĝo, formiĝo de la familio; tiel ni venas al la sojlo de la homa kulturo. Tio estas nur teoria spekulacio, sed ĝi meritas ĝustan testadon per esplorado de vivmaniero de la bestoj, plej proksimaj al la homo. »
«Religio, komencinta de malpermeso krei bildojn de la dio, dum jarcentoj ĉiam pli transformiĝas je religio de rezigno je la pasioj. Ne eblas diri ke ĝi postulas seksan abstinadon, ĝi kontentiĝas per rimarkinda malvastigo de la seksa libereco. Sed dio estas komplete forigata ekster la sekseco kaj prezentata kiel idealo de etika perfekteco. Kaj la etiko estas limigo de la pasioj. »
«Kulposento, ligita al sekseco, rompas naturan orgasman procezon de seksa kuniĝo, kreante obstaklojn sur la vojo de seksa energio, kiu poste trovas aliajn vojojn por sia manifestiĝo. Neŭrozoj, seksaj devioj kaj kontraŭsocia aktivado iĝas disvastiĝintaj sociaj fenomenoj [...] Kun tempopaso tiu distordita, krudigita kaj prostituigita sekseco defendas ideologion, danke al kiu ĝi aperis. »
« Ni devas memori ke religia mistikismo ĝenerale rifuzas seksa-energian principon kaj kondamnas seksecon kiel pekan fenomenon en la vivo de la homaro, de kiu ni povos liberigi nur estonteco. Aliflanke naciisma faŝismo listigas volupton inter trajtoj de “fremda raso”, malaltigante ĝin tiel ĝis la plej malsupera nivelo. »
« En periodo de politikaj transformadoj de la tuta socia strukturo, konflikto inter sekseco kaj deviga moralo neeviteble atingas pinton. Iuj konsideras tion degenero de moralo, la aliaj vidas en tio “seksan revolucion”. En iu ajn kazo venkon de natura sekseco oni taksas kiel “degenero de kulturo”. Tiu ĉi venko estas perceptata kiel “degenero” nur pro tio, ke ĝi minacas la ekzistadon de deviga moralo. De objektiva vidpunkto disfalas nur la sistemo de seksa diktaturo, do la sistemo destinita gardi en individuo devigajn moralajn valorojn je interesoj de la aŭtoritataj geedzeco kaj familio. »
« Dum procezo de ideologia imitado de la reganta klaso, laboristoj ne rezignas je siaj seksaj kutimoj; ili plu ekzistas kune kun moralismaj ideologioj, kiuj poste komencas fortigi siajn poziciojn. Tio kaŭzas aperon en strukturo de personeco de supremenciita kontraŭdiro inter reakciaj kaj liberamaj tendencoj. »
« En periodoj de ŝanceliĝo de la fundamento de la potenco de la reganta klaso kaj speciale dum akra krizo (kiel ekzemple krizo estiĝinta komence de la 20-a jarcento en Centra Eŭropo kaj Anglio) okazas malfortiĝo de moralaj limigoj de sekseco en medio de la reganta klaso mem. Disfalo de la seksa moralismo komenciĝas de elradikiĝo de familiaj ligoj. »
« La ĉefa trajto de la reakcia seksa politiko estas opinio ke sekseco estas morala nur kiam ĝi servas por infannasko. Ĉio kio malkongruas al la taskoj de infannasko, estas malmorala. »
« Disfalo de la moralaj normoj kaj valoroj en la seksa sfero unue manifestiĝas forme de seksa protesto; sed en la unua etapo la seksa protesto konservas patologian karakteron kaj pro tio adepto de seksa energetiko sufiĉe prave sin detenas de tia protesto. »
« Klinika sperto nekontesteble pruvas ke religiaj konvinkoj devenas de bremsita sekseco, ĉe tio fonton de mistika ekscitiĝo necesas serĉi en la bremsita seksa ekscitiĝo. »