Saltu al enhavo

adopti

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Adopto
Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo adoptis adoptas adoptos
Adjektiva aktiva participo adoptinta adoptanta adoptonta
Adjektiva pasiva participo adoptita adoptata adoptota
Substantiva aktiva participo adoptinto adoptanto adoptonto
Substantiva pasiva participo adoptito adoptato adoptoto
Adverba aktiva participo adoptinte adoptante adoptonte
Adverba pasiva participo adoptite adoptate adoptote
Moduso
Infinitivo adopti
Volativo adoptu
Kondicionalo adoptus
Prononco
adopt + i

Signifoj

[redakti]
  1. alpreni infanon kiel sian propran (kvankam oni ne estas ties biologia malido) per oficiala laŭleĝa akto
    Ni decidis adopti tiun bebon.
    La kondiĉoj de adopto estas striktaj.
    Miaj adoptaj gepatroj estas tre bonaj.
    Ĉu bonas la rilatoj inter adoptintoj kaj adoptitoj?
  2. alproprigi al si ion alian, eĉ spiritan
    Li adoptis ĉi tiun metodon de instruado.
    Ĉi tiu modo estis adoptita de ĉinoj.

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo