Listo de popularaj pronomoj
Vi povas uzi ĉi tiun retejon por krei personan multlingvan karton kun viaj nomoj, pronomoj, identeco, fierflagoj ktp. Vi povos ligi al la karto en viaj sociretejaj priskriboj aŭ en piedlionioj de viaj retpoŝtmesaĝoj. Jen facila maniero por igi onin scii, kiel priparoli vin!
Tradiciaj duumaj pronomoj
Memoru, ke pronomoj ne nepre indikas genron. Oni povas esti neduuma kaj samtempe uzi pronomojn, kiuj kongruas (aŭ ne kongruas) al la ĉe-naske atribuita genro.
- li – iĉ-genra Norma
- ŝi – in-genra Norma
Aliaj tradiciaj pronomoj
Ĉi tiuj pronomoj ĉiam ekzistis en Esperanto, tamen nun oni povas uzi ilin iom alimaniere ol antaŭe. Alklaku pronomon por legi pli pri ĝi.
- ĝi – neŭtrala
- tiu – neŭtrala Norma
Novaj pronomoj
Ĉi tiuj pronomoj ekzistas en Esperanto nur ekde la lastaj kelkaj jardekoj.
Generilo
Jen ankaŭ ilo, per kiu vi povas plenigi mankojn en frazoj, kaj generi ligilon disvastigeblan por aliuloj.
Interŝanĝeblaj pronomoj
Multe da neduumuloj uzas pli ol unu pronomon interŝanĝeble, do oni povas priparoli ilin uzante iujn ajn el tiuj pronomoj. Al iuj plaĉas, kiam parolante oni uzas tiujn pronomojn alterne.
evitado Norma
Iuj homoj preferas uzi neniujn ajn pronomojn, sed anstataŭe esti priparolataj per nomo, inicialoj, pronom-evitado, pasivaj formoj kaj restrukturigitaj frazoj. Vidu (angle): Gvidilo de lypomania, Nulpronomaj ĉe LGBTA Wiki
Emoĝipronomoj
-
Havanto de spegul-pronomoj volas, ke oni uzu siajn pronomoj parolante pri ri.
-
Kvankam por multaj homoj estas tre grave, ke oni uzu specifajn pronomojn priparolante ilin, por aliaj homoj tute bonas ajnaj pronomoj – se estas klare, pri kiu oni parolas.
Niaj celoj
Ni luktas por libereco, respekto kaj lingva inkluziveco.
- Libereco – por ke oni povu uzi por si iujn ajn pronomojn, kiujn oni sentas plej bonaj por si.
- Respekto – por ke pronomoj de aliaj personoj estu respektataj.
- Inkluziveco – por ke parolante pri nekonata persono aŭ grupo ni ne supozu onian genron kaj nenial ekskludu iun ajn.