La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
La asocio estis fondita en Francio en 1898 sub la nomo Société Pour la Propagation de l'Espéranto (SPPE; esperanteSocieto por la Disvastigo de Esperanto) kaj uzis precipe la francan lingvon, kvankam agis internacie. En 1903 oni ŝanĝis la nomon al Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto, tiel konformiĝante al la nova fenomeno de naciaj esperanto-asocioj. Poste, ekde 1945, ĝi nomiĝis Union Espérantiste Française, U.E.F. (esperante Unuiĝo Esperantista Franca), ĉar ĝi transformiĝis al federacio. La nunan nomon, Espéranto-France, ĝi havas ekde 2000.
La sekva tabelo montras la membronombrojn de kelkaj jaroj por doni proksimuman ideon pri la evoluo.
El la 1800 homoj por 1902 enestas "380 fremduloj kaj 1.420 francoj". La indikoj por 1923, 28 kaj 33 enhavas ankaŭ la Federaciojn de Nordafriko kaj Hindoĉinujo.