Saltu al enhavo

Gabono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:23, 5 mar. 2024 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Gabona Respubliko
République Gabonaise

Flago de Gabono

Blazono de Gabono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: 'La Concorde (La konkordo)
Nacia devizo: "Union, Travail, Justice"
(Franca por "Unio, laboro, justeco")
Situo
suverena ŝtato (1960–)
lando
Franca kolonia imperio (–1960) Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Libreville
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) Fanga, Mjenea
Areo 267,745 km²
- % de akvo 3,76 %
Loĝantaro 1.475.000[1] (2017)
Loĝdenso 5,5 loĝ./km²
Horzono +1 (CAT)
Interreta domajno .ga
Landokodo GA
Telefona kodo 241
Plej alta punkto Mont Bengoué
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko
Ŝtatestro Brice Oligui
Ĉefministro Alain Claude Bilie By Nze
Sendependiĝo disde Francio 17-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto ekvatorafrika franko CFA franko (XAF)
MEP laŭ 2009
– suma $ 10,045 miliardoj[2]
– pokapa $ 6.810,14
vdr

Gabono (france Gabon [ɡaˈbõ]), aŭ pli longe Gabona Respubliko (france Republique gabonaise) estas lando en Centra Afriko, ĉe la ekvatoro.

  • Pokapa GNP: 6.810,14 $.
  • Organizoj: UNO (1960)

Administrado

[redakti | redakti fonton]

Gabono dividiĝas en 9 provincoj:

Provincoj de Gabono
Provincoj de Gabono
  1. Estuaire
  2. Haut-Ogooué
  3. Moyen-Ogooué
  4. Ngounié
  5. Nyanga
  6. Ogooué-Ivindo
  7. Ogooué-Lolo
  8. Ogooué-Maritime
  9. Woleu-Ntem

Ĝia politika sistemo estas aŭtoritara naciisma respubliko.

Ŝtatestro

[redakti | redakti fonton]

La 3-an de septembro 2009, Ali Bongo Ondimba, filo de la forpasinta Omar Bongo, kiu havis tiun postenon de 1967 ĝis 2009, estis oficiale elektita kiel la nova prezidento de Gabono kun 41% da favoraj voĉdonantoj. La rezulto de la baloto kaŭzis popolajn protestojn. La 26-an de aŭgusto 2023 okazis prezidenta baloto, en kiu denove venkis Ali Bongo Ondimba, sed jam la 30-an de aŭgusto li estis eksigita sekve de puĉo.

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Gabono apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Gabonaj politikistoj

[redakti | redakti fonton]

De 1889 parto de Franca Kongo. Sendependecon de Francio ricevis en 1960. En 1967 prezidento Bongo formigis unupartian respublikon. En 1990 okazis multpartiaj balotoj.

proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Gabono, 2019

Kvankam la MEP pokapa en Gabono estas signife pli malalta ol ĝia nivelo en okcidentaj landoj, ĝi estas inter la plej altaj en Afriko, kaj kvaroble pli alta ol la mezumo en subsahara Afriko. La ĉefa fonto de relativa prospero estas petrolo, kiu estis malkovrita en la teritoriaj akvoj de Gabono en la 1970-aj jaroj. Hodiaŭ Ĝi konsistigas ĉirkaŭ 81% de la eksportaĵoj de la lando kaj 43% de la MEP. Antaŭ tio, la ekonomio baziĝis sur ligno kaj mangano. Ekzistas tre grandaj malegalecoj en la distribuado de riĉaĵo en Gabono, kun malgranda elita grupo de industriistoj prenas la plej multajn el la profitoj de la multaj minoj de la lando. La senlaborecoprocento estas alta kaj staras ĉe ĉirkaŭ 20%.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mondaj Populaciaj Prospektoj, Tabelo A.1 (.PDF). Unuiĝintaj Nacioj (2009). Alirita 25-a de septembro 2009 .
  2. Gabon. Internacia Monunua Fonduso. Alirita 25-a de septembro 2009 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]