La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia apolato, polivinil-sulfato de kalio aŭ C2H3KO3S estas organika kemia substanco derivata el interagado de la apolata acido aŭ polivinil-sulfata acido kaj kalia hidroksido. Biologie, oni proponas ke tiu polimero reakcias kun halogenido de alkilo kaj sekve la rezulta materialo reakcias kun alkala salo de anti-tromboza komponaĵo kun katjona grupo (ekzemple, heparino aŭ heparinoida kombinaĵo) kiu siavice reduktas la riskon de sango-koaguliĝo kaj estas sango-protektiva agento. Apolatoj estas polielektrolitoj kiuj posedas negative-ŝarĝitajn sulfonatajn grupojn kaj estas sango-akorda polimera materialo.