Solapur
Solapur | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego setlejo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 413001 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 951 558 () [+] | ||||
Loĝdenso | 5 267 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 17° 40′ N, 75° 55′ O (mapo)17.6715275.91044Koordinatoj: 17° 40′ N, 75° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 457 m [+] | ||||
Areo | 180,67 km² (18 067 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Solapur [+] | |||||
Solapur (en loka lingvo: सोलापुर) estas milionurbo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro.
En la urbo vivas 951 558 loĝantoj sur areo de 180,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 267 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Supermara alteco: 457 m
- Loĝantaro: 1.163.734 (en 2010)
- Horzono: UTC +5:30
- Telefonkodo: 217
- Aŭtokodo: MH-13
- Poŝtkodo: 41300x
Geografio
[redakti | redakti fonton]Solapur situas sur altebenaĵo en valo de rivero. Puneo troviĝas je 245, Hajderabado je 305, Mumbajo 410 km-oj. Laŭ kelkaj la loknomo signifas: dek ses vilaĝoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1238 la urbo nomiĝis "Sonalipur" aŭ "Sandalpur". En 1930 la urbo estis sendependa por 3 tagoj, poste la britoj venĝis la kvazaŭrevolucion.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Solapur havas tropikan sekan klimaton kun influo de musono. Estas 3 sezonoj: somero (marto-majo), musono (junio-oktobro) kaj vintro. La temperaturo somere estas 30-40 °C, vintre falas ĝis 10 °C. Jare pluvas po 500 mm aŭ malpli.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- multe da temploj
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En Solapur aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Estas bonaj ligoj trajne kaj voje al la proksimaj grandaj urboj. La flughaveno servas al la enlandaj urbegoj.