Čeladná
Čeladná | |||
germane Tscheladna | |||
municipo | |||
Municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Čeladná | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Administra municipo | Frýdlant nad Ostravicí | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Moraviasileziaj Beskidoj, Subbeskida montetaro | ||
Rivero | Čeladénka | ||
Situo | Čeladná | ||
- alteco | 430 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 31′ 46″ N 18° 19′ 55″ O / 49.52944 °N, 18.33194 °O (mapo) | ||
Katastro | 59,05 km² (5 905 ha) Čeladná | ||
Loĝantaro | 2 904 (2024) | ||
Denseco | 49,18 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1600 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 739 12 | ||
NUTS3 | CZ080 | ||
NUTS4 | CZ0802 | ||
NUTS5 | CZ0802 598071 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Čeladná | |||
Retpaĝo: www.celadna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Čeladná (germane Tscheladna) estas montara municipo en Ĉeĥio en valo de rivero Čeladénka situanta ĉe montopiedoj de kelkaj beskidaj montoj - Smrk (1276 m), Malý Smrček (711 m), Smrček (858 m), Malá Stolová (1009 m) kaj Skalka (964 m). La teritorio de la vilaĝo estas plejparte montoriĉa, kovrita per arbaroj kaj herbejoj. Vivas ĉi tie 2 904 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Staré Hamry, Ostravice, Horní Bečva, Trojanovice, Pstruží, Bílá, Kunčice pod Ondřejníkem kaj Prostřední Bečva.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unuafoje estas la vilaĝo menciata en urbolibro de sinjorujo el Hukvaldy en 1600. Ĝi situas sur malnova vojo el Moravio ĝis Hungarujo, al kies defendo estis konstruita eble iam en la 13-a jarcento malgranda burgo sur montopinto Kozinec. Ne eblas do elimini, ke la komencoj de Čeladná tuŝas ĝis la 15-a jarcento. Signas tion ankaŭ granda nombro de bienaj loĝejoj.
En la 17-a kaj komence de la 18-a jarcento ĉi tie estis stacio de ŝirmantoj de landaj pordegoj, la t.n. portaŝoj. La portaŝoj estiĝis sur orienta Moravio jam en la tridekjara milito. Definitive ili estis malvalidigitaj en la jaro 1828.
Ferercon oni ĉi tie prilaboris en la jaroj 1678 - 1690. Renovigo de la metalurgia uzino okazis en 1796 kaj ĝi estis plu disvastigita je dratfabriko kaj pli malfrue je gisejo. En 1913 transprenis la uzinojn en Frýdlant kaj en Čeladná akcia kompanio Ferrum kaj en 1922 okazis definitiva pereo de metalurgioj en Čeladná. En 1880 estis en la vilaĝo teksfabriko kaj produktejo de alumetoj.
Kiel la unuan aŭtobusan linion en Ĉeĥaj landoj estas konsiderata transporto, kiun en la jaro 1907 trafikis privatulo el Frýdlant nad Ostravicí ĝis Horní Čeladná.
En finaj jaroj de la dua mondmilito la vilaĝo estis unu el centrejoj de partizana rezistmovado. Sur la teritorio de la vilaĝo agadis kiel sovetaj, tiel ankaŭ anglaj partizanoj. Ilian agadon ĝis hodiaŭ rememorigas monumentetoj, da kiuj estas en la vilaĝo tuj kelke.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 129 |
1880 | 2 344 |
1890 | 2 490 |
1900 | 2 592 |
1910 | 2 691 |
1921 | 2 506 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 655 |
1950 | 2 311 |
1961 | 2 495 |
1970 | 2 410 |
1980 | 2 179 |
1991 | 2 016 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 035 |
2014 | 2 533 |
2016 | 2 634 |
2017 | 2 739 |
2018 | 2 798 |
2019 | 2 800 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 836 |
2021 | 2 971 |
2022 | 2 843 |
2023 | 2 901 |
2024 | 2 904 |
Signifaj naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Josef Šigut (1910–1990), forĝisto kaj hufumisto
- Iveta Bartošová (1966–2014), ĉeĥa kantistino (akuŝejo en Čeladná, ŝi travivis la infanaĝon en Frenštát pod Radhoštěm)
- František Heřmanský (1806–1885), urbestro de Čeladná, deputito de landa asembleo
- Ondřej Kratěna (* 1977), glacihokeisto
- Pavel Kubina (* 1977), glacihokeisto
- Vladimír Tomšík (* 1974), vicguberniestro de ĈNB
- Ivo Valenta (* 1956), posedanto de kompanio Synot
- Václav Lebeda (* 1992), kantisto konata sub pseŭdonomo Voxel
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Monumento de Josef Kalus – Čeladná 24
- Banloko Skalka (hodiaŭ Beskida resanigejo)
- Altano super fonto de Cyrilka
- Kapelo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
- tombo de Ján Ušiak kaj liaj tri kunuloj
- krucifikso ĉe preĝejo de sankta Johano Nepomuka
- krucifikso ĉe restoracio Kněhyně
- monumento al viktimoj de faŝismo kun statuo de partizano en parko
- monumento al ekzekutitaj partizanoj situas dekstre de ŝoseo direkte al Frýdlant nad Ostravicí
- NNR Kněhyně - Čertův mlýn
- Naturrezervejo Klíny
- NR Smrk
- NR Studenčany
- NR V Podolánkách
- NP Kaverno Kněhyně
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Placo en Čeladná
-
Placo en Čeladná
-
Trajna stacidomo