951 Gaspro
951 Gaspro | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Mozaika bildo de Gaspro. (Koloroj troigitaj) 29-a de oktobro 1991[1]
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 951 Gaspra |
Aliaj nomoj | 1916 S45; 1955 MG1; A913 YA |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Gaspro vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Grigorij Neujmin |
Dato de malkovro | 30-a de julio 1916 |
Loko de malkovro | Simeizo |
Unua superflugo | Galileo (kosmosondilo) 29-a de oktobro 1991 |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
330.544 Gm (2.210 AU) 296,353 Gm (1,981 AU) 272.985 Gm (1.825 AU) |
Discentreco | 0.174 |
Meza anomaliangulo | 53.057° |
Klinangulo | 4.102° |
Periodo | 1199.647 tagoj (3.28 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19.88 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
253.218° |
Argum. de periapsido | 129.532° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
18.2 × 10.5 × 8.9 km[2] 12,2 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~ 2,5 × 1016 kg (taksita) ~ 2,7 kg/m3 ~ 0.002 m/s² ~0.006 km/s |
Rotacia periodo | 0.293 tago (7.042 horoj) |
Aksa kliniteco | 72° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Maksimuma |
~ 181 K 281 K |
Geometria albedo | 0,22 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 11.46 |
Videbla magnitudo | 16,8 vd |
951 Gaspro estas malgranda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Flora familio.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita de la rusa astronomo Grigorij Neujmin elde la Simeiza observatorio, la 30-an de julio 1916, dum la unua mondmilito.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Pro neebleco komuniki, ĝi ricevis la provizoran nomon Σ45 kun la grekan literon Σ, kiu estis ŝanĝita al S. Ĝi poste ricevis la nomon de la marborda urbo Gaspro, en sudo de Krimeo.
Esploro
[redakti | redakti fonton]951 Gaspro estis la unua superflugita asteroido. La 29-a de oktobro 1991, la kosmosondilo Galileo, irante al Jupitero, pasis al 1600 km de ĝi kun relativa rapideco de 8 km/s. 57 bildoj estis senditaj al Tero, tiu farita plej proksime de distanco de 5300 km kun bilda precizeco de 54 m/rastrumero.
La ĉirkaŭaĵo de la suda poluso ne estis fotita, sed 80% el la surfaco de la asteroido estis bildigita.
Ĉar Galileo pasis tro malproksime de Gaspro, por ke la trajektorio de la kosmosondilo estu perturbita, nenia informo pri la maso de la asteroido estis ricevita.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]951 Gaspro estas S-tipa asteroido riĉa je olivino kaj pirokseno. Ĝia surfaco ne montras grandajn variojn de albedo, kvankam subtilaj varioj de koloroj aperus sur foto en troigitaj koloroj.
Sur ĝia surfaco mankas grandaj krateroj, tio, kiu pensigas, ke la kolizio kaj la frakaso kiu naskis la Floran familion estas relative freŝdata. La analizo de la nombro da krateroj pensigas, ke la aĝo de la Gaspra surfaco estas inter 20 kaj 300 milionoj da jaroj.
Krom la malgrandaj krateroj, Gaspro montras ĉirkaŭ ses grandajn surfacojn ebenajn aŭ iome konkavajn. Unu el tiuj plataĵoj (tiel nomata Dunne Regio) de 5 × 7 km havas nenian reliefaĵo de pli ol 200 m. Oni ne scias ĉu tiuj plataĵoj rezultas de alfrapo aŭ estas edroj kreita, kiam pli granda korpo, kies Gaspro estus ero, estis frakasita. En la febla gravita forto de Gaspro, eblus ke alfrapaj krateroj formiĝus plataĵojn. Tiuj edroj kaj konkavaĵoj donas al Gaspro tre angulan formon.
Sulkoj, larĝaj de 100 al 200 metroj, longaj de ĉirkaŭ 2,5 km kaj profundaj de deko da metroj estas videblas sur la Gaspra surfaco. Ili eble formiĝis dum la disiĝo de la patra korpo, pro impaktoj kiuj ekskuis la rokon sub la tavolo de regolito. Iliaj ĉeesto montras, ke Gaspro estas solida korpo kaj ne rubamaso. Sistemo de tiaj sulkoj, pli ampleksa, estas videbla sur la luno de Marso Fobo.
-
Sinsekvaj bildoj de Gaspro rotacianta
-
Gaspro (supre) kompare kun la Marsaj lunoj:
Dejmo (maldekstre)
kaj Fobo (dekstre)
Listo de la krateroj kaj regionoj de Gaspro
[redakti | redakti fonton]La Gaspraj regionoj ricevis la nomojn de astronomo kiuj aktive studis la planedeton.
Regionoj | Nomita laŭ |
---|---|
Dunne Regio | James Dunne |
Neujmin Regio | Grigorij Neujmin |
Yeates Regio | Clayne Yeates |
La krateroj de Gaspro ricevis nomojn de kuracbanlokoj kaj marbanejoj[3].
Kratero | Nomita laŭ la urbo: |
---|---|
Aix | Aix-en-Provence (Francio) |
Alupka | Alupko (Ukrainio) |
Baden-Baden | Baden-Baden (Germanio) |
Badgastein | Bad Gastein (Aŭstrio) |
Bagnoles | Bagnoles (Francio) |
Bath | Bath (Britio) |
Beppu | Beppu (Japanio) |
Brookton | Brookton (Nov-Jorkio, Usono) |
Calistoga | Calistoga, (Kalifornio, Usono) |
Carlsbard | Karlovy Vary (Ĉeĥio) |
Charax | Ĥaraks (Ukrainio) |
Helwan | Heluan (Egiptujo) |
Ixtapan | Ixtapan (Meksiko) |
Katsiveli | Kacivelo (Ukrainio) |
Krynica | Krynica (Pollando) |
Lisdoonvarna | Lisdoonvarna (Irlando) |
Loutraki | Lutraki (Grekio) |
Mandal | Mandal (Norvegio) |
Manikaran | Manikaran (Barato) |
Marienbad | Mariánské Lázně (Ĉeĥio) |
Miskhor | Miskhor (Ukrainio) |
Moree | Moree (Aŭstralio) |
Ramlösa' | Ramlösa (Svedio) |
'Rio Hondo | Termas de Río Hondo (Argentino) |
Rotorua | Rotorua (Nov-Zelando) |
Saratoga | Saratoga (Nov-Jorkio, Usono) |
Spa | Spa (Belgio) |
Tang-Shan | Tangŝan (Ĉinio) |
Yalova | Yalova (Turkio) |
Yalta | Jalto (Ukrainio) |
Zohar | Zohar (Israelo) |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- france Gaspro (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
- france L'astéroïde (951) Gaspra (el la paĝaro de Jean-Michel)
- angle Gaspra, Asteroid 951 (el "View of the Solar System")
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
950 Ahrensa | 951 Gaspro | 952 Caia |