Balatonboglár
Balatonboglár | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8630 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 390 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 168 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 46′ N, 17° 40′ O (mapo)46.76666666666717.666666666667Koordinatoj: 46° 46′ N, 17° 40′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 32,04 km² (3 204 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Balatonboglár [+] | |||||
Balatonboglár [balatonboglAr] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Fonyód.
Situo
[redakti | redakti fonton]Balatonboglár situas sur ebenaĵo kaj sur montetoj, ĉe la suda bordo de Balatono (havanta havenon), laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa. La urbo kontaktiĝas kun Balatonlelle, preskaŭ kun Fonyód kaj havas pramon al Révfülöp. La komunumo havas la titolon ekde 1987 Internacia urbo de la vinbero kaj vino kaj en 1995 Flora Hungario.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, de la romianoj. La unua skriba mencio devenis el 1211. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Ekde 1752 la pramo ekfunkciis. En 1825 kasteleto de Bárány (bArAnj) konstruiĝis, en 1861 la fervojo ekfunkciis. Ekde 1890 formiĝis feriaj dometoj. En 1856 "blua", en 1892 "ruĝa" kapeloj, en 1932 katolika, poste luterana preĝejoj konstruiĝis. Inter 1939-1944 polaj rifuĝintoj setlis kaj en la gimnazio pole lernis. En 1978 Balatonboglár kaj Balatonlelle unuiĝis, kies nomo estis Boglárlelle. Ĝi urbiĝis en 1986. Fine en 1991 la du partoj disiĝis al du memstaraj urboj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Simbolo de la urbo estas la globelvidejo sur la monteto. Apude estas vinberejoj, kie oni produktas ankaŭ ĉampanjojn, vinbersukojn kaj vinojn.
- Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Balatonboglár)
- Luterana preĝejo (Balatonboglár)
- Kalvinana preĝejo (Balatonboglár)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Balatonboglár naskiĝis:
- en Balatonboglár mortis politikisto Gaszton Gaál
- loĝis kaj estis entombigita Béla Varga, pastro kaj politikisto helpanta al polaj rifuĝintoj
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Lajos Boglár, etnologo