Biŝnuprija manipura lingvo
Biŝnuprija lingvo (Bişnupriya Mônipuri aŭ Imāra Ţhāra) | |
natura lingvo • moderna lingvo • lingvo | |
---|---|
bengala-asama lingvaro | |
Parolata en | Barato (sudo de Asamo kaj limaj regionoj), Bangladeŝo |
Parolantoj | 117 500 |
Denaskaj parolantoj | 120.000 |
Skribo | bengala-asama skribo |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa | |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | bpy |
SIL | bpy |
Glottolog | bish1244 |
Angla nomo | Bishnupriya Manipuri |
Franca nomo | manipourî de Bishnupriyay |
La Biŝnuprija manipura lingvo – biŝnuprije Biŝnuprija Manipuri (ইমার ঠার / বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী, imāra ţhāra/ bişnupriya mônipuri) aŭ mallonge Biŝnuprija - estas lingvo el la hindarja lingvaro. Ĝi parolatas fare de 120.000 homoj[1]. Du trionoj el ili vivas en Barato, ĉefe en la pleja sudo de la ŝtato Asamo (distriktoj Kaĉhar, Hailakandi kaj Karjmganj) kaj en la limaj regionoj de la federaciaj ŝtatoj Manipuro kaj Tripuro. La resta triono vivas en la nordoriento de la lando Bangladeŝo. La biŝnuprija skribiĝas per la karaktroj de la bengala lingvo plus iuj aldonaj karaktroj de la asama lingvo.
La unuaj skribaj dokumentoj en la lingvo fontas el la 18-a jarcento. Inter la denaskaj parolantoj la lingvo ankaŭ nomatas Imar Thar – "lingvo de mia patrino". Laŭ gramatiko kaj fonetiko ĝi estas influita de la tibeto-birma manipura lingvo.
Ekzistas aparta vikipedia branĉo en la biŝnuprija lingvo.