Saltu al enhavo

Eskino de Sfeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Αἰσχίνης Σφήττιος
(425 a. K. - 350 a. K.)
Bildo de Eskino la Sokratano aŭ Eskino de Sfeto.
Bildo de Eskino la Sokratano aŭ Eskino de Sfeto.
Persona informo
Αἰσχίνης
Naskiĝo 425 a. K.
en Sfeto, Grekio
Morto 350 a. K.
en Ateno, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio kaj antikva filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Antikva Grekio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eskino SokrataEskino de Sfetoestis greka filozofo, samtempulo de Platono kaj kune kun sia patro, disĉiplo de Sokrato al kiu ambaŭ ĉeestis kaj atestis la juĝon kaj morton de ilia majstro. Eskino estis majstro de iu Aristotelo, kromnomita la "La Mitulo" kaj Ksenokrato de Kalcedono. Lia patro nomiĝis Lizanio kaj oni ne devas konfuzi lin kun Eskino, atena oratoro.[1]

Sfeto, lia naskiĝurbo estis unu el la dekdu antikvaj urboj de la antikva Atiko. En siaj du verkoj "Apologio" kaj "Fedono, Platono asertis ke li apartenis al la rondo de Sokrato. Pro sia malriĉeco, li estis devigata skribi paroladojn por la jura kortumo kaj eble instrui retorikon.

Oni raportas ke li restis kelktempe en la kortego de la Dionizo la 2-a, tirano el Sirakuzo, kie Platono ignoris lin sed Aristipo prezentis lin al la suvereno. Oni kredas ke li reiris al Ateno nur post la forpelo de la Dionizo la 2-a, en 356 a. K.. Kontraŭe de Antisteno kaj Aristipo, Eskino neniam aperas personoe en la paĝoj de la "Memorabilia" de Ksenofono, kvankam lia beletra influo povas tie detektiĝi. La sep sokrataj dialogoj kiujn li verkis estas:

  • Alkibiado
  • Aspazia
  • Aksioko
  • Kaliaso
  • Miltiado
  • Rinono
  • Telaŭĵo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Kritono
  • Miltiado la Juna (550 a. K. - 489 a. K.)
  • Temistoklo (525 a. K. - 459 a. K.)
  • Eŭripido (486 a. K. - 406 a. K.)
  • Protagoro (485 a. K. - 411 a. K.)
  • Alkibiado (450 a. K. - 404 a. K.)
  • Klearĥo de Sparta (450 a. K. - 401 a. K.)
  • Lisio (445 a. K. - 380 a. K.)
  • Antisteno (445 a. K. - 365 a. K.)
  • Aristipo de Cireno (435 a. K. - 356 a. K.)
  • Ksenofono (431 a. K. - 360 a. K.)
  • Dionizo la 2-a (Sirakuzo) (397 a. K. - 343 a. K.)
  • Idomeneo de Lampzako (325 a. K. - 270 a. K.)
  • Kaliaso la 3-a (307 a. K. - 371 a. K.) ankaŭ konata kiel La Malŝparemulo
  • Cicerono (106 a. K. - 43 a. K.)
  • Plutarko (46-100)
  • Elio Aristido (117-181)
  • Ateneo (170-223)
  • Diogeno Laertio (180-240)
  • John Burnet (1863-1928) skota klasikulo
  • Alfred Edward Taylor (1869-1945) brita filozofo
  • Arthur Surridge Hunt (1871-1934) angla papirologiisto
  • Charles H. Kahn (1928-2023) usona klasikulo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]