Eugen Relgis
Eugen Relgis | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de marto 1895 en Iași | |
Morto | 24-an de majo 1987 (92-jaraĝa) en Montevideo | |
Lingvoj | rumana • hispana • Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Rumanio Urugvajo vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Eugène Relgis vd | |
Okupo | lingvisto biografo tradukisto poeto verkisto literaturkritikisto filozofo sociologo bibliotekisto psikologo esperantisto vd | |
Laborkampo | Literaturo, filozofio, anarkiismo, tradukado kaj pacismo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eugen D. RELGIS (inversa legado de la nomo Eisig D. SIGLER; antaŭnomo ankaŭ Eugenio, Eugène aŭ Eugene, familia nomo ankaŭ Siegler aŭ Siegler Watchel; naskiĝis la 22-an de marto 1895, Iași, Rumanio – mortis la 24-an de majo 1987, Montevideo, Departemento Montevideo, Urugvajo) estis rumana verkisto, pacisma filozofo kaj anarkiisma aktivulo, konata kiel teoriisto de humanitarismo [1].
Idearo
[redakti | redakti fonton]Lia internaciisma dogmo, kun klaraj eĥoj de judismo kaj juda moralo [2], unue estis establita dum la Unua Mondmilito, kiam Relgis estis militrifuzanto. Inspirite de anarki-pacismo kaj socialismo, ĝi kreis internacian reputacion por Relgis kaj alportis al li la subtenon de famaj pacifistoj kiel Romain Rolland, Stefan Zweig kaj Albert Einstein [3][4][5]. Alia, multe pli kontestata, aspekto de la filozofio de Relgis estis lia rekomendo de eŭgeniko, kiu temigis la devigan steriligon de "degeneruloj". Ĉi tiu lasta propono estis prezentita en pluraj eseoj kaj sociologiaj studoj fare de Relgis.
Post frua debuto ene de la simbolisma movado en Rumanio, Relgis reklamis modernisman literaturon kaj la poezion de Tudor Arghezi, publikigante plurajn artikolojn en la literaturaj kaj politikaj revuoj de la tempo. Liaj poeziaj kaj fikciaj verkoj oscilas inter la ekstremaĵoj de ekspresionismo kaj didaktiko, donante artan reprezentadon al lia aktivismo, lian pacifistan idearon, aŭ lian personan lukton kun aŭda difekto [6]. Li estis membro de pluraj modernismaj rondoj, formitaj ĉirkaŭ rumanaj revuoj kiel Sburătorul, Contimporanul aŭ Șantier, sed li estis ankaŭ proksima al la plej influa literatura revuo Viața Românească. Liaj politikaj kaj literaturaj elektoj igis Relgis malamikon kaj de faŝismo kaj komunismo : persekutita dum la Dua Mondmilito, li fine rifuĝis en Urugvajo. Ekde 1947 ĝis lia morto, Relgis iĝis respektata en sudamerikaj kulturaj cirkloj kiel anarkiisma komentisto kaj rekomendanto de solvoj por monda paco, same kiel reklamanto de latinamerika kulturo.
Agado
[redakti | redakti fonton]En 1923, Relgis organizis en Bukareŝto kion li nomis "la unua humanitara grupo" kaj distribuis la "Vokon al intelektuloj kaj kleraj laboristoj" (hispane Llamamiento a los intelectuales ya los trabajadores iluminados), kiu estis tradukita en la hispanan, francan, germanan, bulgaran, itala, sveda, hungara, angla kaj Esperanto. La dua eldono de la libro en la hispana lingvo (1932) estas subskribita de Henri Barbusse, la franca anarkiisto Manuel Devaldès, Stefan Zweig, la aŭstra anarkiisto Rudolf Grossmann (konata per la plumnomo Pierre Ramus), la usona socialisma verkisto Upton Sinclair, Rabindranath Tagore, la brazila kuracisto Fábio Luz, la argentina anarkiisto Campio Carpio kaj aliaj.
La agado de Relgis inkluzivis, interalie, partoprenon en pacifistaj konferencoj en Londono, same kiel en Sondgesberg en Aŭstrio en julio 1928, redaktante la gazetojn "Cugetul liber" (Libera Penso, 1928-1929) kaj Umanitarrismul (Humanitarismo, 1929-1930) kaj vojaĝis tra Eŭropo en provo krei "internacion de intelektuloj". En la fino, la pacifisma kaj humanitara idealismo de Relgis renkontis la brutalan realecon de la Dua Mondmilito.
En novembro 1942 li estis inkludita en la listo de judaj verkistoj malpermesitaj de publikigo en Rumanio sub la reĝimo de Antonescu.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La humanitaristaj principoj kaj la Internacio de la Intelektuloj. (1928) tradukita de Sigismundo Pragano.
Verkaro (elektita)
[redakti | redakti fonton]- 1913 Triumphal nefiinţei "Triumfo de neekzisto", fantazio.
- 1915 Nebunia "Frenezo", poezio.
- 1922 Umanitarismul şi Internaţionala Intelectualilor "Humanitarismo kaj la Internacio de Intelektuloj", vojaĝnotoj.
- 1924 Petre Arbore "Petre Arbore", romano en 3 volumoj.
- 1925 Umanitarism şi socialism "Humanitarismo kaj Socialismo", pensadaĵo.
- 1926 Umanitarismul biblia "Biblia humanitarismo", pensadaĵo.
- 1934 Prieteniile lui Miron "La Amikecoj de Miron", romano.
- 1936 Umanitarismul biblia "Biblia Humanismo", eseo pri judismo.
- 1945 Inimi şi motoare "Koroj kaj Motoroj", poemaro.
- 1946 Eros în cel de-al trême Reich "Eros en la Tria Reich", studoj pri la patologia naturo de la nazia fenomeno.
- 1947 Istoria sexuală a umanitații "La seksa historio de la homaro".
- 1955 Profeţi şi poeţi "Profetoj kaj Poetoj".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 22 mars. Eugen Relgis Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Ephéméride Anarchiste Arkivigite je 2016-10-31 per la retarkivo Wayback Machine entry; alirita en 10a de Marto 2011
- ↑ Boris Marian, "Iudaistul Eugen Relgis" Arkivigite je 2018-12-29 per la retarkivo Wayback Machine, en Realitatea Evreiască, Nr. 227 (1027), Marto–Aprilo 2005, p.13
- ↑ Eugenio Relgis. 1895–1987, Proyecto filosofía en español entry; retrieved March 10, 2011
- ↑ "Relgis, Eugen", Dictionaire international des militants anarchistes entry; alirita en 10a de Marto, 2011
- ↑ "Note on the Eugen Relgis Papers", at the International Institute of Social History; alirita en 9a de Marto, 2011
- ↑ Arnold Helman, Contribuția scriitorilor evrei la literatura română. Ilarie Voronca și Paul Celan – două destine tragice Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine, at the Romanian Jewish Community site Arkivigite je 2011-06-13 per la retarkivo Wayback Machine; alirita en 10a de Marto, 2011
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eugen Relgis, "Humanitarisme, n. m.", en la retejo de la Anarkiista enciklopedio (france)
- Verkaro de Relgis, ĉe la Proyecto filosofía en español (hispane):