Filiberto la 1-a de Savojo
Filiberto la 1-a de Savojo | |||||
---|---|---|---|---|---|
4-a duko de Savojo | |||||
Regado | 1472 ĝis 1482 | ||||
Antaŭulo | Amadeo la 9-a de Savojo, lia patro | ||||
Sekvanto | Karlo la 1-a, lia frato | ||||
Ceteraj titoloj | princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico | ||||
Persona informo | |||||
Philibert Ier de Savoie | |||||
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1465 en Chambéry | ||||
Morto | 22-an de septembro 1482 (17-jaraĝa) en Liono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Abatejo Hautecombe vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Savoja dinastio vd | ||||
Patro | Amadeo la 9-a de Savojo vd | ||||
Patrino | Jolando de Francio vd | ||||
Gefratoj | Karlo la 1-a de Savojo, Louise of Savoy (en) , Anne of Savoy (en) kaj Marie de Savoie (en) vd | ||||
Edz(in)o | Bianca Maria Sforza (mul) (1476 (Gregoria)–1482 (Gregoria)) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filiberto la 1-a de Savojo kromnomita "la Ĉasisto" (france : Philibert Ier de Savoie dit "le Chasseur" kaj itale : Filiberto I di Savoia detto "il Cacciatore" ) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj Chambéry (Ŝamberio) je la 7-a de aŭgusto 1465 kaj mortis en Lyon (Ljono) je la 22-a de septembro 1482.
Li estis la filo de la 3-a duko Amadeo la 9-a de Savojo (1435-1472) kaj de lia edzino Jolando de Francio (1434-1478), kiu estis la filino de la franca reĝo Karlo la 7-a kaj de Maria de Anĵuo .
Post la morto de sia patro en 1472 li heredis la Domestrecon de Savojo kaj fariĝis la 4-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto de Morianio (Maurienne) kaj de Nico. Sed ĉar tiam li estis sepjara infano, lia patrino fariĝis regentino.
Lia patrino edzigis lin en 1474 kun lia dujara kuzino Blankino Maria Sforzo (1472-1510), kiu estis la filino de la duko de Milano Galeaco Mario Sforzo kaj de Bonino de Savojo. Kompreneble ŝi naskis al li neniun gefilon.
La regentino hezitis inter la tradicia alianco de Savojo kun svislandanoj kaj profita alianco kun la burgonja potenco kreskanta. Ĉar ŝi timis aliancon inter la dukoj de Burgonjo kaj de Milano, ŝi elektis aliancon kun la duko de Burgonjo Karlo la Temerara.
Sekve la franca reĝo Ludoviko la 11-a provis eksoficigi ŝin kaj anstataŭigi ŝin per ŝia bofrato Filipo de Breso.
Sekve ankaŭ eksplodis konflikton kun la svislandanoj, kiu venkis la savojan trupojn kaj konkeris la landojn de Valezo kaj de Vaŭdo. La svislandanoj ankaŭ venkis la burgonjajn trupojn dum la Batalo de Gransono kaj la Batalo de Morato en 1476. El tiu katastrofo rezultis, ke la duko Karlo la Temerara malalianciĝis, kaptis kaj prizonigis la savojan regentinon, kiu sukcesis liberiĝi post kelkaj monatoj sed rapide mortis en Ŝamberio dum 1478.
La franca reĝo Ludoviko la 11-a savis la duklandon sed, kvankam la Savojo rekuperis la landon de Vaŭdo, ĝi definitive perdis la landon de Valezo kaj sian influon en la svislandaj regionoj.
Estiĝis lukto por la regpovo ĉirkaŭ la juna duko, ĝis kiam Filipo de Breso finfine fariĝis la unusola "protektanto" de sia nevo, kiun li forkondukis al Ljono.
Tie mortis la juna duko en 1482, eble venenigita. La Domestrecon de Savojo heredis lia frato Karlo la 1-a de Savojo, kaj lia vidvino reedziniĝis kun la estonta imperiestro de Aŭstrio Maksimiliano la 1-a (1459-1519). Li estas entombigita en la Abatejo Hautecombe sed lia intestaro restis en Ljono.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Arkivejoj de Savojo Arkivigite je 2006-11-29 per la retarkivo Wayback Machine en la franca lingvo.
- Genealogio de la savoja dinastio Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
Gepatroj | ||||
Amadeo la 9-a | ||||
1452 geedziĝo kun | ||||
Jolando de Francio | ||||
|
||||
Antaŭulo | Filiberto la 1-a | Posteulo | ||
---|---|---|---|---|
3-a duko de Savojo | 1465 - 1472 - 1482 | 5-a duko de Savojo | ||
Amadeo la 9-a | 1474 geedziĝo kun | Karlo la 1-a | ||
1435 – 1465 – 1472 | Bianca Maria Sforza | 1468 – 1482 – 1490 | ||
Gefiloj (0) | ||||
|
||||
neniu |
||||
|
||||
|
||||