Floro de Skotlando
Floro de Skotlando (angle Flower of Scotland; skote Flouer o Scotland; skotgaele Flùr na h-Alba) estas skota kanto ofte uzata en ceremonioj kaj sportludoj.
Pro la fakto ke ne ekzistas oficiala himno por Skotlando, "The Scottish Flower (La Skota Floro)" estas unu el la kantoj proponitaj por esti uzata kiel himno (kune kun Scotland The Brave). La kanto estis verkita de Roy Williamson kaj prezentita en 1967. La kanto priskribas la venkon de la skotoj, gviditaj fare de Roberto la 1-a, reĝo de Skotlando, super la angloj gviditaj de Eduardo la 2-a, reĝo de Anglio, en la Batalo de Knockburn en 1314 [1].
Rimarkinda por ties asocio kun adorantoj de la tielnomata Tartana Armeo de la skota nacia futbala teamo kaj de la skota nacia rugbea unia teamo, "Floro de Skotlando" estas unu el la plej populara sportaj himnoj en Eŭropo [2][3].
La ĉefa temo de la kanto estas la kuraĝo kaj rezisto de la skota popolo kontraŭ invadintoj. Ĝi ankaŭ aludas al la beleco de la skota pejzaĝo.
Kantoteksto
[redakti | redakti fonton]La Skota O Flouer o Scotland, |
La angla O Flower of Scotland, |
Skotgaela O Fhlùir na h-Alba, |
Esperante Ho, flor' de Skotland', kiam |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Scotland’s National Anthem: What is the Scottish National Anthem and why was it chosen? Lyrics and origins. Alirita 27 April 2024 .
- ↑ EUROS 2024: Scotland has the most streamed national anthem. Alirita 3 July 2024 .
- ↑ Scotland already have one thing over England: their pre-game anthem. Alirita 3 July 2024 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Floro de Skotlando – Traduko de kantoteksto en Skot-Gaela
- Paĝo kun ok kandidataj kantoj por nacia himno, kun kantoteksto kaj rimarkoj Arkivigite je 2014-10-04 per Archive.today
- Video de unua televida elsendo de prezento de la kanto, ankoraŭ en ties du-versa formo, fare de The Corries