Futbala Mondpokalo 1994
Aspekto
Monda Ĉampionado de Futbalo 1994 1994 FIFA World Cup | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Usono |
Datoj | 17-a de junio - 17-a de julio 1994 |
Teamoj | 24 (el 5 konfederacioj) |
Ejoj | 9 (en 9 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Brazilo (4-a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Italio |
Tria pozicio | Svedio |
Kvara pozicio | Bulgario |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 52 |
Goloj | 141 (2,71 matĉe) |
Spektantoj | 3 587 538 (68 991 matĉe) |
Golreĝo(j) | Ĥristo Stojĉkov Oleg Salenko (6 goloj) |
Plej bona ludisto | Romário |
La 15-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 17-a de junio kaj la 17-a de julio 1994 en Usono. La teamo de Brazilo gajnis la pokalon en la finalo kontraŭ la itala teamo. La finalo okazis en la urbo Los-Anĝeleso.
En Usono, male al plej multaj landoj en la mondo, futbalo ne estas ĉe la supro de la listo de la plej popularaj sportoj. Malgraŭ tio, tiu evento altiris la plej grandan kvanton da spektantaro al la ludstadionoj en la historio de la futbala mondpokalo: averaĝe 68 991 spektantoj po ludo, multe super la dua loko en la listo - la monda pokalo 2014 okazigita en Brazilo, ĝisosta futbal-ama lando, kun averaĝe 53 592 spektantoj po ludo.
|