Saltu al enhavo

Giorgio Napolitano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giorgio Napolitano
Persona informo
Giorgio Napolitano
Naskiĝo 29-a de junio 1925
en Napolo
Morto 22-a de septembro 2023
en Romo
Tombo Tombejo nekatolika (Romo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio senreligieco vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Napolo
L.Clas.Umberto I-Napoli- (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio de la Maldekstraj Demokratoj ĝis 2006, poste Nepartiano
Subskribo Giorgio Napolitano
Familio
Edz(in)o Clio Maria Bittoni
Infanoj Giulio Napolitano (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko kaj ĵurnalismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
11-a Prezidento de la Itala Respubliko
Dum 2006 – 2015
Antaŭulo Carlo Azeglio Ciampi
Sekvanto Sergio Mattarella
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giorgio NAPOLITANO [ĝorĝo napolita:no] (naskiĝis la 29-an de junio 1925 en Napolo - la 22-an de septembro 2023, en Romo) estis itala politikisto kaj Prezidento de la Itala Respubliko. Li estis la ununura kiu estis elektita por du oficperiodoj kiel prezidento.

Li estis elektita deputito unuafoje en 1953 en la sino de la tiama Itala Komunista Partio kaj estis plurfoje reelektita.

Inter 1969 kaj 1975, li okupiĝis ĉefe pri la kulturaj aferoj en la partio. Lia libro Intervista sul PCI ("Intervjuo pri la PCI") kun Eric Hobsbawm (1975) estis granda sukceso, kaj estis publikigita en pli ol 10 landoj.

De 1989 ĝis 1992 li estis deputito en la Eŭropa Parlamento, kaj poste estis prezidanto de la Ĉambro de Deputitaro de Italio. En 1996, Napolitano estis ministro de Internaj Aferoj en la registaro de Romano Prodi. Poste li estis denove parlamentano, en la nun nomata Partio de la Maldekstraj Demokratoj. La 23-an de septembro 2005 li estis nomumita dumviva senatano.

Li estis elektita kiel la 11-a Prezidento de la Respubliko la 10-an de majo 2006, kaj prenis oficon la 15-an de majo. En 2013, pro la persisto de la Demokrata Partio, de la Popolo de Libereco kaj de Civitana Elekto, li estis reelektita por nova oficperiodo. Tio estas la unua okazo en la itala respublika historio.

Nomumita ĉefministroj

[redakti | redakti fonton]