Jena
Jena | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Bazarplaco | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
Oficiala nomo: Jena | |||||
Lando | Germanio | ||||
Federacia lando | Turingio | ||||
Historiaj regionoj | |||||
Situo | Jena | ||||
- alteco | 143 m ü. NHN [+] | ||||
- koordinatoj | 50° 56′ N, 11° 35′ O (mapo)50.92722222222211.586388888889 | ||||
Akvokolektejo | 114,76 km² (11 476 ha) [+] | ||||
Areo | 114,29 km² (11 429 ha) | ||||
Loĝantaro | 106 915 (31.12.2012) | ||||
Denseco | 937,85 loĝ./km² | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 07751 [+] | ||||
Jena | |||||
Vikimedia Komunejo: Jena [+] | |||||
Retpaĝaro: www.jena.de | |||||
Jena [JEna] estas eksterdistrikta urbo kaj la dua plej granda urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La bela urbo situas borde de la rivero Saale. Unuafoje menciita ĝi estis inter la jaroj 830 ĝis 850, kiel setlejo nomata Jani. Ekde 1230 ĝi havas la rangon de urbo. En la 18-a jarcento kaj 19-a jarcento Jena fariĝis grava spirita kaj kultura centro: Famuloj kiel ekz. Goethe (kiu forlasis la okcidentan germanion por veni tien), Schiller, Friedrich Schlegel, Novalis, Ludwig Tieck kaj Hegelo kontribuis al tiu ĉi reputacio.
Hodiaŭ, la loĝantaron de la urbo konsistigas ankaŭ la granda kvanto de pli ol 20000 studentoj de la Friedrich-Schiller-Universitato, kiu fondiĝis jam en la jaro 1558.
Grandan tradicion havas ankaŭ la optika industrio, por kiu la fizikisto Ernst Abbe evoluigis la teoriajn bazojn. En la jaro 1846 la mekanikisto Carl Zeiß fondis en Jena mekanikan metiejon, kaj kun la helpo de Abbe, kiu inventis novajn ilojn kaj manierojn de produktado, kaj la kemiisto Otto Schott, kiu evoluigis specialajn vitrojn, el modesta metiejo finfine fariĝis granda entrepreno.
Datumoj
[redakti | redakti fonton]- Situo: 50° 56’ NO, 11° 35’ OR
- Loĝantaro: proksimume 100.000
- Alteco: averaĝe 160 metrojn super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Urbopartoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Bismarck-turo
- Camsdorf-ponto
- Ernst-Haeckel-domo
- Ĝardendomo ŝilera
- Inspektora Domo (Jena)
- Jen-turo
- Karmelana konvento, pereinta
- Kastelo Kunitzburg
- Kastelo Lobdeburg
- Kastelo Tautenburg
- Kastelo Thalstein
- Kirko Sankta Mikaelo
- Muzeo 1806 pri la bataloj dum la Napoleonaj militoj
- Muzeo pri deveno de la specioj
- Muzeo pri vitro
- Napoleona ŝtono sur Windknollen
- Optika muzeo
- Pacpreĝejo
- Zeiss-planetario
- Romantikula domo
- Sep mirindaĵoj de Jena
- Ŝilerkirko
- Tombejo johana
- Urba muzeo kaj artkolektoj de Jena
- Vulpa turo
Famuloj rilataj al Jena
[redakti | redakti fonton]- Adelbert Schenk, fotisto
- August Batsch, botanikisto
- Eduard Adolf Jacobi, teologo
- Ernst Reinhold, filozofo
- Eugen Diederichs, eldonisto
- Georg Bötticher, verkisto kaj grafikisto
- Gustav Compter, pedagogo kaj geologo
- Karl Bernhard Stark, arkeologo
- Louise Seidler, pentristino
- Ludwig von Döderlein
- Mario Voigt, politikisto
- Moritz Seebeck, pedagogo
- Johann Matthäus Meyfart, teologo
Institucioj
[redakti | redakti fonton]- Carl-Zeiss-gimnazio
- Friedrich-Schiller-Universitato Jena
- Norda tombejo
- Popoldomo Jena
- Societo de liberaj viroj
- Societo pri Turingia Historio
- Vilao Rosenthal
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la Enciklopedio de Esperanto la unua Esperanto-grupo en Jena estis fondita en la jaro 1905.
Nuntempe
[redakti | redakti fonton]Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Lugoj, Rumanio, ekde 1983, partnereco novigita dum 1993
- Erlangen de la federacia lando Bavario (Germanio), ekde 1987
- San Marcos, Nikaragvo, ekde 1996
- Aubervilliers, Francio, ekde 1999
- Berkeley, Usono
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|