José Batlle y Ordóñez
José Batlle y Ordóñez | |
---|---|
José Batlle y Ordóñez, 1900 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1856 en Montevideo |
Morto | 20-an de oktobro 1929 (73-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Urugvajo |
Alma mater | Universitato de Parizo Kolegio de Francio Universitato de la Respubliko |
Familio | |
Patro | Lorenzo Batlle y Grau (en) |
Edz(in)o | Matilde Pacheco (en) |
Infanoj | Lorenzo Batlle Pacheco, César Batlle Pacheco, Rafael Batlle Pacheco |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
José Pablo Torcuato Batlle y Ordóñez (21-an de majo 1856 en Montevideo - 20-an de oktobro 1929 samloke) estis ĵurnalisto, politikisto de Kolorado-Partio kaj dufoje prezidento de Urugvajo. Ĝia oficperiodo daŭris de la 1-a de marto 1903 ĝis 1-a de marto 1907 kaj 1-a de marto 1911 ĝis 1-an de marto 1915. Li enkondukis multajn gravajn reformojn en la lando.
José Battle estis filo de pli frua prezidento Lorenzo Batlle y Grau, generalo kaj pezidento inter 1868-1872. Li estis ankaŭ onklo de posta urugvaja prezidento, Luis Batlle Berres kaj pranepo de prezidento Jorge Batlle (oficis de 2000 ĝis 2005)
Dum lia oficperiodo, li ekis movadon, kiun li nomis Batll-ismo: Li protektis la ŝaton kontraŭ la eksterlanda ekonomia imperialismo. Li batalis por enkonduko de la sendunga subvencio (1914), okhora labortago (1915) kaj ĝenerala balotrajto. La registaro transprenis importon de eksterlandaj produktoj (maŝinojn, krudmaterialojn). La viandoprilabora industrio stimulis kreskon, devizajn enspezojn de Urugvajo.
Battle enkondukis senkostan aliron al altlernejoj kaj rajton de virinoj viziti ĉiun universitatan fakon.
Pluaj reformoj de lia oficperiodo:
- 1906 - Malpermeso de krucifiksoj en hospitaloj
- La forigo de aludoj je Dio kaj la Evangelio, en publikaj ĵurigoj
- Enkonduko de la divorca rajto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Milton I. Vanger: The Model Country: José Batlle y Ordóñez of Uruguay, 1907-1915., Verlag: University Press of New England, o. O. 1980, ISBN 0874511844