Kletracoj
Kletracoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kletro Clethra L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La kletracoj (latine Clethraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas 2 genrojn kaj 85 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas kletro.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La specioj de la kletracoj estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj, lignaj plantoj: malgrandaj arboj aŭ arbustoj. La arboŝeloj de la branĉoj estas en juna aĝo harkovritaj. La alterne aŭ spirale starantaj ledaj folioj estas mezgrandaj, plej ofte ili havas randajn dentojn.
La floraroj en formo de grapolo havas multajn florojn. La malgrandaj, duseksaj, radisimetriaj floroj havas duoblan perianton kaj ofte estas kvinnombraj. Ekzistas kvin (malofte ses) sepaloj. La kvin (malofte ses) petaloj estas maksimume je la bazo kunkreskitaj. Ekzistas du cirkloj kun po kvin aŭ malofte nur du stamenoj. Tri karpeloj estas kunkreskitaj al sinkarpa ovario. La stiluso havas trifendan aŭ triloban stigmon.
La planto havas globajn ĝis duonglobajn trifakajn kapsulfruktoj. La semoj povas havi flugilojn.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]La planta familio estas disvastigita precipe en tropikaj ĝis subtropikaj montaroj. La tuta arealo, kie ĝi kreskas estas disjunkcia: En la neotropiso la arealo etendiĝas de la ŝtatoj de Suda Usono trans Meksikio ĝis la Ekvatoro Sudameriko kaj Kubo. Alia arealo estas orienta Azio kaj la Malaja Insularo. Unu specio ekzistas sur la insulo Madejro.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La plantfamilio Clethraceae estis en 1851 nomita fare de Johann Friedrich Klotzsch kaj unuafoje priskribita en Linnaea[3]. La familio havis longe nur unusolan genron. Nove aldonita estas la genro Purdiaea, kiu antaŭe estis en la familio Cyrillaceae.
La familio Clethraceae enhavas du genrojn kun ĉ. 95 specioj:
- Clethra L., kun ĉ. 85 specioj en Ameriko kaj Sudorienta Azio.
- Purdiaea PLANCH. (sin.: Costaea A.RICH., Schizocardia A.C.SM. & STANDL.): kun ĉ. 13 specioj. Ili estas arbustoj kaj malgrandaj arboj. Dekunu specioj estas en Kubo kaj po unu en Gvatemalo kaj Belizo.
Laŭ WFO kaj TPL
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
Fontoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Clethraceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 Clethraceae ĉe The Plant List
- ↑ , volumo 24 (1), paĝo 12
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- Die Familie der Clethraceae auf der APWebsite = Website der Angiosperm Phylogeny Group
- Die Familie der Clethraceae ohne Purdiaea Arkivigite je 2006-03-10 per la retarkivo Wayback Machine bei DELTA. Arkivigite je 2007-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Haining Qin & Peter Fritsch: Clethraceae in der Flora of China, Volume 14, 2005, S. 238: Beschreibung der Familie ohne Purdiaea.