Malta lingvo
Malta | ||
Malti | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Sicilian Arabic • sud-Eŭropaj lingvoj | ||
Parolata en | Malto (lando) | |
Parolantoj | 570 000 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 380 000 | |
Skribo | latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Mikslingvo, Ŝemida lingvo, aŭ Kreola lingvo | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Malto | |
Reguligita de | Nacia Konsilio por la Malta Lingvo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | mt | |
ISO 639-2 | mlt | |
ISO 639-3 | mlt | |
Glottolog | malt1254 | |
Angla nomo | Maltese | |
Franca nomo | maltais | |
Vikipedio | ||
La malta lingvo (malte: Il-Malti aŭ L-ilsien Malti) estas la sola nacia lingvo de Malto, kaj unu el ties du oficialaj lingvoj (la dua estas la Angla). Lingvistoj klasifikas la lingvon kiel mikslingvon[2][3] aŭ ŝemidan lingvon, sed ankaŭ malofte nomas ĝin "kreola".[4][5] Mankas interkonsento, kaj ofte ĝi estas rigardata kiel inter la aliaj klasifikoj.[3][6][4] La malta baziĝas sur la sicilia araba, sed estas tre revortarita de la Itala kaj Sicilia, kaj pli lastatempe de la Angla. Preskaŭ 50% de la malta leksiko venas el la itala kaj sicilia lingvoj kaj 20% el la angla. Ĝi estas parolata ĉefe en Malto sed kun malgrandaj komunumoj en Aŭstralio, Kanado, Ĝibraltaro, Italio, Britio kaj Usono.[1] Ĝi estas la sola ŝemida lingvo en Eŭropa Unio kaj la sola ŝemida lingvo, kiu uzas la latinan skribon.
En lokaj nomoj parte troviĝas fenicaj resp. punikaj vortoj.
Fonologio
[redakti | redakti fonton]Konsonantoj
[redakti | redakti fonton]Bilabialo | Labial-dentalo | Dentalo | Postalveolaro | Velaro | Faringalo | Glotalo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Naza | m | n | ||||||
Plozivo | senvoĉa | p | t | k | ʔ | |||
voĉa | b | d | g | |||||
Frikativo | senvoĉa | f | s | ʃ | ħ | |||
voĉa | v | z | ||||||
Afrikato | senvoĉa | t͡s | t͡ʃ | |||||
voĉa | d͡z | d͡ʒ | ||||||
Trilo | r | |||||||
Alproksimanto | l |
Vokaloj
[redakti | redakti fonton]Fronta | Malfronta | |
---|---|---|
Ferma | i | u |
Mezo | e | o |
Malferma | a |
Skribo
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 18-a jarcento la malta restis lingvo parolata sed ne skribata; la kleruloj uzis la sicilian lingvon por siaj skriboj, kaj la maltaj nomoj aperas en ĉi verkoj per hazardaj transskriboj. Koniĝas neniu malta teksto per araba skribado kiu devenas de antaŭ la 15-a jarcento.
Pietru Caxaro (ĉ. 1400 – 1485) estis la unua konata filozofo el Malto, fragmentoj el kies verkoj ankoraŭ ekzistas. En liaj verkoj estas tre aŭtenta ekzemplo de malta lingvo, kiu tiam havis pliajn arabdevenajn vortojn ol nuntempe.
La unua klerulo kiu interesiĝis pri la skribado de la malta lingvo estis Gian Pietro Francesco Agius de Soldanis, kiu eldonis en 1750 du librojn, Descrizione della Lingua Punica kaj Nuova Scuola di Grammatica. Li kredis erare ke la malta devenis de la punika (lingvo ankoraŭ preskaŭ tute nekonata). Li proponis ke unu grafemo reprezentu unu fonemon: a, b, c (por ċ hodiaŭ), d, e, f, gk (por g), g (por ġ), ch (por ħ), i, j, k, l, m, n, o, p, k (por q), r, s, t, u, v, sc (por x), z. Dom Frangisk Wizzino skribis en 1752 la libron Tagħlim Nisrani, duone en la malta, duone en la itala. Ne evidentas, ĉu li konis la verkon de Soldanis, sed li uzis ne-konforman sistemon: a, b, ce/ci (por ċ hodiaŭ), ka/ko/ku (por k), d, e, f, ge/gi (por ġ), ga/go/gu (por g), hh (por ħ), i, j, k (por q), l, m, n, o, p, r, s, sch (por sk), t, u, v, w, sc (por x), z.
Ĉe la fino de la 18-a jarcento, la patriotisma Mikiel Anton Vassalli (poste nomita "la patro de la lingvo malta") studis la parolmanieron de la loĝantaro de Żebbuġ (sia naskoloko), ĉar li kredis ke ĝi estis la "plej pura" malta. Lia sistemo ŝanĝiĝis de libro al libro, komenciĝante en Alfabeto Maltese (1788) kaj Alfabett Malti Mfisser bil-Malti u bit-Taljan (1790–1), daŭrante en Lexikon (1796), kaj finiĝante en Grammatica della Lingua Maltese di Michelantonio Vassalli (1827). Li prunteprenis literojn el la greka, la rusa, kaj la araba. Ekde 1822, Gużeppi Martin Cannolo, de La-Valeto, faris multajn tradukojn, per kiuj li enkondukis la literon ħ. Kaj ekde 1824, Francis Vella eldonis plurajn verkojn pri la malta lingvo, kun ŝanĝiĝantaj alfabetoj, kaj batalis kontraŭ George Percy Badger, la redaktisto de la unua maltlingva gazeto. La afero estis la politikaj implicoj malantaŭ la influo de la itala kaj la malta en la malta skribado.
Simila batalado pri la malta alfabeto, inter pluraj kleruloj, daŭris ĝis la 1-a de januaro 1934, kiam la brita kolonia regado finfine eldonis la modernan alfabeton.
Maltaj verkistoj
[redakti | redakti fonton]- Ġorġ Pisani (1909-1999) estis verkisto el Malto konsiderata unu el la plej elstaraj de tiuj lando kaj lingvo.
Alfabeto
[redakti | redakti fonton]Litero | Nomo | Maltlingva ekzemplo | IFA | Proksimuma Esperantlingva sono |
---|---|---|---|---|
A a | a | anġlu (anĝelo) | a | a |
B b | be | ballun (pilko) | b | b |
Ċ ċ | ċe | ċavetta (kerna) | tʃ | ĉ |
D d | de | dar (hejmo) | d | d |
E e | e | envelopp (koverto) | e | e |
F f | effe | fjura (floro) | f | f |
Ġ ġ | ġe | ġelat (glaciaĵo) | dʒ | ĝ |
G g | ge | gallettina (biskvito) | ɡ | g |
GĦ għ | ajn | għasfur (birdo) | ˤː, ħː | (silenta, sed longigas la antaŭan vokalon) |
H h | akka | hu (li) | (silenta) | |
Ħ ħ | ħe | ħanut (butiko) | ħ | h |
I i | i | ikel (manĝaĵo) | i | i |
IE ie | ie | ieqaf (haltu) | iɛ, iː | je, i |
J j | je | nazzjonali (nacia) | j | j |
K k | ke | kelb (hundo) | k | k |
L l | elle | libsa (robo) | l | l |
M m | emme | mara (virino) | m | m |
N n | enne | nanna (avinjo) | n | n |
O o | o | ors (urso) | o | o |
P p | pe | paġna (paĝo) | p | p |
Q q | qe | qattus (kato) | ʔ | - |
R r | erre | reġina (reĝino) | r | r |
S s | esse | salib (kruco) | s | s |
T t | te | tieqa (fenestro) | t | t |
U u | u | uviera (ovingo) | u | u |
V v | ve | vjola (viola) | v | v |
W w | we | widna (orelo) | w | ŭ |
X x | exxe | xadina (makako) | ʃ / ʒ | ŝ, ĵ |
Z z | ze | zalza (saŭco) | ts / dz | c, dz |
Ż ż | że | żarbun (ŝuo) | z | z |
Ekzemplo
[redakti | redakti fonton]De la Eŭropa Konstitucio:
Esperanto | Malta |
La Unio estas fondita pri la valoroj de rekordo por homa digno, libereco, demokratio, egaleco, la jurŝtato kaj rekordo por homaj rajtoj, inkluzive la rajtojn de personoj apartenantaj al malplimultoj. Ĉi tiuj valoroj estas komunaj al la membroŝtatoj en socio en kiu Pluralismo, ne-diskriminacio, toleremo, justeco, solidareco kaj egaleco inter virinoj kaj viroj triumfas. |
L-Unjoni hija mibnija fuq il-valuri ta' rispett għad-dinjità tal-bniedem, ta' libertà, ta' demokrazija, ta' ugwaljanza, ta' l-istat tad-dritt u tar-rispett għad-drittijiet tal-bniedem, inklużi d-drittijiet ta' persuni li jagħmlu parti minn minoranzi. Dawn il-valuri huma komuni għall-Istati Membri f'soċjetà karatterizzata mill-pluraliżmu, in-non-diskriminazzjoni, it-tolleranza, il-ġustizzja, is-solidarjetà u l-ugwaljanza bejn in-nisa u l-irġiel. |
Estonteco
[redakti | redakti fonton]Lingvistoj konjektas pri kelkaj estontecaj efikoj je la malta lingvo. La norma malta pli kaj pli anstataŭas la dialektojn de la lingvo.
Morto
[redakti | redakti fonton]Lingvoanstataŭado al la angla komenciĝis,[8] kaj kelkaj argumentas, ke la malta similus al lingvoj kiel la irlanda, kiu estis anstataŭita en sia hejma lando de la angla lingvo.[9] Se la tendenco daŭros, la malta povos fine fariĝi superflua apud la angla.
Ŝanĝoj en miksaĵo de la angla kaj itala
[redakti | redakti fonton]La tendenco en Malto estas, ke tie la angla kaj itala lingvoj havas pli da influo.[8] Ĉiam pli da maltanoj instruas al siaj infanoj la anglan kiel unuan lingvon kaj la edukada sistemo preferas la anglan. Ankaŭ la nombro de tiuj, kiuj povas paroli la italan lingvon kreskas pro la amaskomunikiloj.
Se la lingvo prenas novajn anglajn vortojn, ĝi ofte italecigas ilin. Ekzemple la vortoj "evaluation", "industrial action" kaj "chemical armaments" fariĝas "evalwazzjoni", "azzjoni industrjali" kaj "armamenti kemikali".[10]
Ĉi influoj signifas, ke se la malta lingvo transvivus, ĝi transvivus kiel pli granda mikso de angla kaj itala lingvoj.[9]
Literumo
[redakti | redakti fonton]La amaskomunikiloj havas grandan influon sur Malto. Plej popularaj amaskomunikiloj estas en la angla aŭ itala lingvoj. Ankaŭ interreta uzo en la malta estas tre limigita, sekve ĝi ofte ne servas al la lingvo. Sekve, kiam oni tajpas, 'c' estas uzata anstataŭ 'ċ', kaj 'h' anstataŭ 'ħ'. "z" estas skribata "tz" por distingi ĝin de "ż", kiu estas skribata "z", kaj "ġ" estas skribata "dj" por distingi ĝin de "g".
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/08, paĝo 16: La malta lingvo verkita de Carmel Mallia.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.kunsilltalmalti.gov.mt Arkivigite je 2017-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.ghaqdatalmalti.org
- http://www.akkademjatalmalti.com Arkivigite je 2018-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Akademio de lando Malto
- http://mt.wikipedia.org Ĉefpaĝo de la malta Vikipedio
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ethnologue entry for Maltese
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-19. Alirita 2008-08-27 .
- ↑ 3,0 3,1 Stolz, T. (2003) Not quite the right mixture: Chamorro and Malti as candidates for the status of mixed language, in Y. Matras/P. Bakker (eds.) The mixed languages debate. Theoretical and empirical advances. Berlin: Mouton de Gruyter, pp. 271-315. P. 273
- ↑ 4,0 4,1 Mori, Laura. The shaping of Maltese along the centuries: linguistic evidences from a diachronic-typological analysis. Conference "Maltese Linguistics / Lingwistika Maltija"; Universität Bremen; 18th-20th October 2007 Arkivigite je 2008-06-23 per la retarkivo Wayback Machine; retrieved Jul 2008
- ↑ [1]
- ↑ Meakins, Felicity. 2004. Review of "The Mixed Language Debate: Theoretical and Empirical Advances." Linguist List.[2] Arkivigite je 2009-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 7,0 7,1 Hume (1996:165)
- ↑ 8,0 8,1 Ignasi Badia i Capdevila; A view of the linguistic situation in Malta Arkivigite je 2008-07-04 per la retarkivo Wayback Machine; NovesSl; [2004]; retrieved on [2008-02-24]
- ↑ 9,0 9,1 http://www.gaelport.com/index.php?page=clippings&id=366&viewby=date[rompita ligilo]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-09-05. Alirita 2008-08-20 .