Saltu al enhavo

Minankabaŭlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minankabaŭlingva Vikipedio
Retadreso min.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo minankabaŭa
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 20-a de novembro 2024
Artikolnombro 227 993
Profundeco 7.7
Paĝoj 471 885
Redaktoj 3 158 322
Uzantoj 20 149
Aktivaj uzantoj 62
Administrantoj 5
Dosieroj 180
vdr

La Minankabaŭlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la minankabaŭa lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia baso Minang. La projekto aprobiĝis fare de la vikimedia prilingva komitato la 29-an de januaro 2013, oficiale malfermiĝis kaj praktike ekfunkciis la 7-an de februaro kaj atingis 150 000 artikolojn jam sep monatojn poste, la 9-an de septembro 2013. La 20-an de novembro 2024 ĝi enhavas 227 993 artikolojn. Tio okazis ĉar plej verŝajne oni uzis aŭtomatan tradukilon kaj tiele la artikolo apenaŭ valoras. La profundeco de tiu versio estas klasita kiel 0, kvankam nur laŭ artikolnombro estas la 20-an de novembro 2024 en 29a pozicio, tiun profundon oni trovas nur en 63a pozicio. Same la nombro de aktivaj uzantoj estas nur de 29, kontraŭ 341 de la esperanta versio aŭ 25 de la nepala en 57 je sama dato.

Pro la forta parenceco inter la minankabaŭa kaj la indonezia lingvoj, la minankabaŭlingva Vikipedio uzas la saman emblemon kiel tiu en la indonezia lingvo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]