Realdo Colombo
Renaldus Columbus Cremonensis (1516-1559) | ||
---|---|---|
anatomus Italicus
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1516 en Kremono Italio | |
Morto | 1559 en Romo Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Pizo | |
Profesio | ||
Okupo | akademiulo anatomo kirurgo universitata instruisto kuracisto vd | |
Laborkampo | Anatomio, medicino kaj fiziologio vd | |
Doktoreca konsilisto | Andreo Vesalio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mateo Realdo Colombo (1516-1559) (naskiĝis en Kremono, 1516 - mortis en Romo, 1559) estis itala anatomo, kirurgo, kuracisto kaj scienculo. Inter 1544 kaj 1559 li estis profesoro pri Anatomio kaj Kirurgio en la Universitato de Padovo. Li estis lernanto kaj sukcedanto de Andreo Vesalio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kolombo estis filo de la apotekisto Antonio Colombo. Li faris siajn unuajn universitatajn studojn en Milano kaj ŝajne li kelkatempe daŭrigis la aktivecon de sia patro. Post iom da tempo li forlasis la apotekon kaj fariĝis lernanto de la itala kirurgo Giovanni Antonio Lonigo[1], kiu instruis lin dum sep jaroj. En 1542, li iris dum kelka tempo al Venecio, kiel asistanto de sia majstro Lonigo. En 1543, li reiris al Padovo por sukcedi al Andreo Vesalio, kiu estis irinta al Svisio por kontroli la kovrilon de sia ĉefverko "De Humani Corporis Fabrica". Du jarojn Kolombo restis en Padovo antaŭ ol sia translokiĝo al la Pizo en la kortego de Kozimo la 1-a de Mediĉo. En Pizo li intense kunlaboris kun Mikelanĝelo (1475-1564). Li havis la intencon labori kun la fama skulptisto je prilaborado de anatomia teksto kiu rivalus kun la verko de Vesalio, sed ĉi tiu plano ne konkretiĝis eble pro la avancita aĝo de Mikelanĝelo. En 1548 li profesoris pri anatomio en la "Universitato La Sapeinza de Romo" kie li restis ĝis siaj lastaj tagoj en 1559.
Verko
[redakti | redakti fonton]- De re anatomica, Venecio, 1559 Ĉi-verko estis tradukita en la anglan en 1578, kaj en la germanan, en 1609. Oni asertas ke la frontispico de la verko estas atribuata al Paolo Veronese. Kolombo dediĉis ci-verkon al la papo Paŭlo la 4-a, kies amiko li estis.
En tiu libro Kolombo priskribas la pulman cirkuladon kaj ĝi famiĝis pro la priskribo de la klitoro, nomata de Kolombo kiel la "venusa plezuro", kaj malkovrita sur la korpo de sia protektantino, Dona Inês de Torremolinos, kaj kies malkovro estas atribuita al Gabrielo Falloppio, en verko publikigita du jarojn poste. Caspar Bartholin, la Juna, jam en la 17-a jarcento, preterlasis ambaŭ atribuaĵojn, kaj aludis ke la klitoro jam estis konata de la anatomoj ekde la 2-a jarcento.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- New Advent
- History of Nephrology 2: Reports from the First Congress of the ...[rompita ligilo] International Association for the History of Nephrology.
- The Straight Dope
- Personensuche
- Virtual International Authority File
- CERL Thesaurus
- Mitral Valve Arkivigite je 2014-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- EBSCO Host
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Paŭlo la 4-a (1476-1559)
- Ignaco Lojola (1491-1556)
- Johannes Sinapius (1505-1560)[2]
- Miguel Servet (1511-1553)
- Andreo Vesalio (1514-1564)
- Andrea Cesalpino (1519-1603)
- Gabrielo Falloppio (1523-1562)
- Johannes Posthius (1537-1597)[3]
- William Harvey (1578-1657)
- Caspar Bartholin, la Juna (1655-1738)
- Giovanni Battista Morgagni (1682-1771)