Sociolekto
Aspekto
En lingvoscienca fako, sociolekto estas lingvo aŭ dialekto de socia grupo posedanta sian propran subkulturon. Ĝi estas gramatike kaj/aŭ vorttrezore malsama disde ties fontlingvo(j).
Ekzemple ĵargono aŭ slango estas sociolektoj.
La "Sociolekta Triopo" de Manuel Halvelik
[redakti | redakti fonton]Ĉar Esperanto estas relative juna lingvo, Manuel Halvelik eldonis tri sociolektojn por helpi tradukistojn rilate al arĥaismaj lingvaĵoj, dialektoj kaj slangoj. Tiuj sociolektoj estas respektive:
- Arcaicam Esperantom (fikcia Praesperanto)
- Popido (fikcia dialekto de Esperanto)
- Gavaro (fikcia slango, kun multaj neologismoj el fremdaj lingvoj)