Speicher AR
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Speicher |
Speicher | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Ekstera |
Distrikto | Kantono Apencelo Ekstera ne havas distriktojn |
Koordinatoj | 47° 24′ 38″ N 9° 26′ 36″ O / 47.41056 °N, 9.44333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 38″ N 9° 26′ 36″ O / 47.41056 °N, 9.44333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3953 |
Areo | km² |
Alteco | m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9042 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Speicher (prononcu: Ŝpajĥr; en la alemana lingvo: Schpycher) estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 3953 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo apartenas al la iama distrikto Mezlando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Speicher situas sur alteco de 924 m s.m. sudoriente de la urbo Sankt-Galo kun bona belvido al la Bodenlago. Pro la bona trafikkonekto la komunumo hodiaŭ estas ŝtata loĝloko kaj praktike apartenas al la aglomeraĵo de Sankt-Galo.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo limas en nordo al Eggersriet (Kantono Sankt-Galo), en oriento al Rehetobel kaj Trogen, en sudo al Bühler, kaj en okcidento al Teufen kaj Sankt-Galo (Kantono Sankt-Galo).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Speicher estas konektita al la publika trafikreto per Trogen-Fervojo, tio estas la regiona tramlinio de la apencela trajnkompanio Apencelaj Fervojoj de Sankt-Galo al Trogen. La sama kompanio ankaŭ funkciigas buslinion de Speicher al Teufen.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Speicher datiĝas el la jaro 1309 kiel Spicher.
Dum la Apencelaj Militoj okazis la 15-an de majo 1403 en Speicher la Batalo apud Vögelinsegg, dum kiu la apencelaj ribeloj venkis la multe supernombran armeon de la princabato de Sankt-Galo, malgraŭ ĉi-lasta ricevis subtenon de la konstanca armeo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Speicher
- Speicher (stacidomo)
- Bendlehn (stacidomo)
- Schützengarten (stacidomo)
- Vögelinsegg (stacidomo)
- Rank (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Speicher – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|