Tinamus
Aspekto
Tinamus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda tinamo, Tinamus major
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Tinamus guttatus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tinamus estas genro de birdoj de la familio Tinamedoj. Tiu genro enhavas kelkajn el plej grandaj membroj de tiu familio de Sudameriko. Ili povas esti nomataj Tinamoj, sed tiu esprimo estas uzata ankaŭ por ĉiuj membroj de la familio. Tiu genro estas la tipa genro de la familio.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La specioj en taksonomia ordo estas la jenaj:
- Tinamus guttatus Blankagorĝa tinamo loĝanta en sudorienta Kolombio, suda Venezuelo, Amazonia Brazilo, kaj norda Bolivio[1]
- Tinamus tao Griza tinamo loĝanta en norda kaj okcidenta Brazilo, orienta Ekvadoro, orienta Peruo, norda Bolivio, Kolombio oriente de Andoj, nordokcidenta kaj nordorienta Venezuelo, kaj nordokcidenta Gujano[1]
- Tinamus tao larensis loĝanta en centra Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo[1]
- Tinamus tao kleei loĝanta en sud-centra Kolombio, orienta Ekvadoro, orienta Peruo, orienta Bolivio, kaj okcidenta Brazilo[1]
- Tinamus tao septentrionalis loĝanta en nordorienta Venezuelo kaj nordokcidenta Gujano[1]
- Tinamus tao tao loĝanta en nord-centra Brazilo, malproksima orienta Peruo, kaj malproksima nordokcidenta Bolivio[1]
- Tinamus solitarius Soleca tinamo loĝanta en nordorienta Argentino (Misiones), orienta Paragvajo, orienta Brazilo[1]
- Tinamus osgoodi Nigra tinamo loĝanta en du malgrandaj areoj: nome Andoj de sudorienta Peruo kaj Andoj de Kolombio[1]
- Tinamus major Granda tinamo loĝanta el sudorienta Meksiko tra Panamo, eksklude Honduro, kaj el Ekvadoro al Franca Gujano, partoj de Brazilo kaj norda Bolivio,[1]
- Tinamus major percautus loĝanta en sudorienta Meksiko, Belizo, kaj norda Gvatemalo[1]
- Tinamus major robustus loĝanta en sudorienta Meksiko, Gvatemalo, kaj norda Nikaragvo[1]
- Tinamus major fuscipennis loĝanta en norda Nikaragvo, Kostariko, kaj okcidenta Panamo[1]
- Tinamus major castaneiceps loĝanta en sudokcidenta Kostariko kaj okcidenta Panamo[1]
- Tinamus major brunniventris loĝanta en sud-centra Panamo[1]
- Tinamus major saturatus loĝanta en orienta Panamo kaj nordokcidenta Kolombio[1]
- Tinamus major latifrons loĝanta en sudokcidenta Kolombio kaj okcidenta Ekvadoro[1]
- Tinamus major zuliensis loĝanta en nordorienta Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo[1]
- Tinamus major major loĝanta en orienta Venezuelo kaj Gujano[1]
- Tinamus major olivascens loĝanta en Amazonia Brazilo[1]
- Tinamus major peruvians loĝanta en sudorienta Kolombio, orienta Ekvadoro, orienta Bolivio, okcidenta Brazilo, kaj orienta Peruo[1]
- Tinamus major serratus loĝanta en suda Venezuelo kaj nordokcidenta Brazilo[1]
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Tinamus derivas el lingvo de la popolo kalina kaj temas pri la propra nomo de la Tinamoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Brands, Sheila. Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Tinamus. Project: The Taxonomicon (Aug 14 2008). Arkivita el la originalo je 2009-05-28. Alirita Feb 04 2009 .
- Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Gotch, A. F.. [1979] (1995) “Tinamous”, Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. Nov-Jorko, NY: Facts on File, p. 182. ISBN 0-8160-3377-3.
- ITIS
|