Uničov
Uničov | |||
germane Mährisch Neustadt | |||
urbo | |||
Urbodomo en Uničov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Uničov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Olomouc | ||
Administra municipo | Uničov | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Hanakio | ||
Riveroj | Oskava, Lukavice | ||
Situo | Uničov | ||
- alteco | 248 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 46′ 16″ N 17° 07′ 01″ O / 49.77111 °N, 17.11694 °O (mapo) | ||
Areo | 48,27 km² (4 827 ha) | ||
Loĝantaro | 11 151 (2024) | ||
Denseco | 231,01 loĝ./km² | ||
Valego | Supramoravia valego | ||
Fondo | 1213 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 783 81 ĝis 783 91 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0712 | ||
NUTS 5 | CZ0712 505587 | ||
Katastraj teritorioj | 9 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 22 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Uničov | |||
Retpaĝo: www.unicov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Uničov estas urbo en Ĉeĥio kun 11 151 loĝantoj (2024), situanta en norda Moravio, en norda parto de regiono, kies nomo estas Hanakio, 8 km de urbo Litovel.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Želechovice, Medlov, Šumvald, Troubelice, Újezd, Pňovice, Červenka, Litovel kaj Dlouhá Loučka.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kiel reĝan ministan urbon fondis ĝin en la jaro 1213 moravia markgrafo Vladislav Jindřich, frato de reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Ĝi estis centro de regiono kaj ĝi estis forte fortikigita per ŝtonaj remparoj, parte konservintaj (duonronda bastiono), kun kvar pordegoj, el kiuj konserviĝis Medecká-pordego kaj pli juna Vodní-pordego. Vane la urbon konkeris tataroj kaj pli malfrue Matiaso la 1-a Korvino, sed sukcesis en sieĝado prusia soldataro en la jaro 1742. Bazplano de la urbo estas ronda kun placo kaj urbodomo, kiu estis neniigita de svedoj kaj en la jaro 1891 ĝi estis renovigita, kun 45 m alta turo. Dominaĵo estas trinava preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario (1330–1341) kun alkonstruita baroka kapelo (1713).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 299 |
1880 | 7 621 |
1890 | 7 629 |
1900 | 7 719 |
1910 | 7 740 |
1921 | 7 262 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 480 |
1950 | 5 764 |
1961 | 9 072 |
1970 | 11 321 |
1980 | 12 270 |
1991 | 12 831 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 12 466 |
2014 | 11 628 |
2016 | 11 579 |
2017 | 11 479 |
2018 | 11 396 |
2019 | 11 396 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 11 335 |
2021 | 10 964 |
2022 | 11 066 |
2023 | 11 122 |
2024 | 11 151 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]Uničov krom la propra urbo dividiĝas en pluaj ok partoj:
En la jaroj 1974–1990 konsisto de la urbo estis ankaŭ municipo Želechovice.
Industrio
[redakti | redakti fonton]En la urbo estas maŝinindustrio kaj nutraĵindustrio, en pasinteco oni minis okcidente de Uničov ferercon.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Uničov.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Tra Uničov gvidas enelektrizita fervoja linio numero 290 de Olomouc al Šumperk.
|