Vinzili
Vinzili (Винзили) | |
urbotipa loĝloko | |
Setlejo • setlejo | |
---|---|
Oficiala nomo: Винзили | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Vinzila kampara municipo |
Ŝoseo | R-402 E22 |
Rivero | Piŝmo lago Tjulkino lago Bugrinskoje |
Situo | Vinzili |
- koordinatoj | 56° 57′ 36″ N 65° 46′ 27″ O / 56.96000 °N, 65.77417 °O (mapo) |
Loĝantaro | 14 103[1] (2024) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625530 |
ОКТМО | 71644416101 |
OKATO | 71244816001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Vikimedia Komunejo: Vinzili (Tyumen Oblast) | |
Vinzili (ruse Винзили) estas urbotipa loĝloko en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Vinzila kampara municipo (ruse Винзилинское сельское поселение).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vinzili situas ĉe rivero Piŝmo, proksimume 29 km for de la sud-orienta rando de Tjumeno. Plejparte ĝi enspaciĝas inter la ŝoseoj R-402 kaj E22, Piŝmo borderas ĝin sude, trans la rivero situas vilaĝo Kiŝtirla, oriente trans la ŝoseo R-402 situas Bogandinskoje, norde al ĝi proksimiĝas Borovskij.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Nomo
[redakti | redakti fonton]Laŭ legendo, iam, antaŭ apero de la fervojo kaj la setlejo, en vortico ĉe la rivero Piŝmo dronis junulino kaj memore al ŝi lokanoj ĵetis sur akvon florkronojn, kiujn ili nomis venzel aŭ vinzil[19]. Laŭ alia versio tie loĝis lignoĉizisto fama pro siaj lignaj monogramoj (ruse вензели)[2].
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1910–1913 estis konstruata fervojlinio Tjumeno — Omsko, kiu estis unutraka, do post ĉiuj 5–10 km estis kreataj preterpasejoj. Tiuloke aperis preterpasejo N 21[2]. Unue tie aperis brika domo, budo de trakforkisto kaj ligna akvoturo rezervinta akvon por vaporlokomotivoj. La preterpasejon ĉirkaŭis densa pina arbaro. La unua strato estis Vokzalnaja (Stacidoma), etendiĝanta oriente de la fervojo[20]. La unuajn domojn konstruis preterpaseja deĵoranto Miĥail Poleĥvostov kaj forstisto Timofej Ŝiŝkin[2].
Dum la unua jarkvino (1928–1932), komenciĝis aktiva ekspluatado de apudaj arbaroj. Fine de 1931 estis establita lignostokejo (ruse лесобаза), de kiu ligno estis transportata laŭ etŝpura fervojo kaj flosigata laŭ rivero Piŝmo. La fervojo, konstruita en 1931–1932, estis 2 km longa kaj sekvis de la preterpasejo N 21 tra arbaro laŭ dekstra bordo de Piŝmo. Apude aperis provizoraj domoj de arbohakistoj kaj flosistoj, kiu ekloĝis tie kun siaj familioj. En 1932 la lignostokejo estis transformita je la Oktobra Ligna Borso (ruse Октябрьская лесобиржа, do stokejo kaj vendejo), ankaŭ nomita Tjulkina lignoborso pro sia proksimeco al lago Tjulkino. Estis konstruitaj barakoj en kiuj eksidis kontoro de la entrepreno, amasloĝejo por ĝiaj laboristoj kaj poste du barakoj kun loĝejoj por ili — tiel estiĝis la strato Oktjabrskaja (Oktobra) okcidente de la fervojo. La vilaĝo eknomiĝis Vinzili[2].
En 1936 apud jamaj barakoj aperis unu plia, tiel fondiĝis strato Sovetskaja (Soveta). En 1938 malfermiĝis klubo. Lernejo aperis en 1936, komence de la 1940-aj ĝi iĝis 7-jara. Ĝia unua direktoro Nikolaj Peĉjonkin pereis dum la Dua mondmilito. Dum la milito la lernejo eknomiĝis Lignoflosiga lernejo (ruse Лесосплавская школа, Lesosplavskaja ŝkola), en 1945 ĝin finis la unuaj 4 lernantoj[2].
En 1936 sur la bordo de Piŝmo ekfunkciis ŝpala maŝino (ruse шпалорезка) en kiu laboris I. F. Karnauĥov. Dum la Dua mondmilito ĝi estis produktinta ĝis po 300 mil ŝpalojn jare kaj transformiĝis je ŝpala fabriko (ruse шпалозавод). En 1937 ekfunkciis brika fabriko, malestablita en 1958. En 1940 estis kreita punkolonio, kiu funkciis ĝis la fino de la konstruado de lignofabriko (ruse лесозавод) kies unua parto ekfunkciis en 1947. En 1955–1956 ĝi jam produktis rapide munteblajn lignodomojn (ruse щитовые дома), en 1957 aperis sekigejo kaj garaĝo[21]. En 1956 ekfunkciis la Piŝma lignokombinato (ruse Пышминский лесокомбинат)[20]. En 1958 la ŝpalfabriko estis likvidita, ĝiaj kunlaborantoj transiris al la Piŝma lignokombinato. En 1958–1959 estis konstruita ĝia meblosekcio, kiu produktis ŝrankojn, komodojn, telerŝrankojn, tablojn. En 1969–1970 komenciĝis fabrikado de lakitaj mebloj (ruse полированная мебель) kaj ekde 1976 ankaŭ de rapide munteblaj lignaj domoj (ruse сборный щитовой дом). En 1981 ĝi estis alinomita kiel la Fabriko de Konstruaj Konstrukcioj kaj Elementoj (ruse Завод строительных конструкций и элементов)[21].
En 1948 Vinzili ricevis statuson de la urbotipa loĝloko[19].
Apud la setlejo oni trovis grandajn minojn de sablo kaj argilo. En komenciĝis konstruado de la Vinzila Fabriko de Silikataj Brikoj (ruse Винзилинский завод силикатного кирпича), kiu ekfunkciis en 1965. En 1975 estis lanĉita la Vinzila Vitrofabriko (ruse Винзилинский стекольный завод), en 1981 — la Vinzila Krevargila Fabriko (ruse Винзилинский завод керамзитового гравия)[20]. Fine de la 1980-aj aperis fabriko de grandaj muraj materialoj (ruse завод крупных стеновых материалов) kaj entrepreno Tjumenerco (ruse Тюменьруд)[21].
En 1954 malfermiĝis klubo kun halo por 200 sidlokoj. En 1955 aperis biblioteko. En 1963 ekfunkciis mezlernejo por 920 lernejanoj kaj muziklernejo. En 1976 ekfunkciis vendejo "Piŝma", en 1983 aperis infanĝardeno "Fabelo" por 320 infanoj[21]. En 1961 en arbaro rande de la vilaĝo aperis provinca psikoneŭrologia hospitalo. Fine de la 1970-aj — komence de la 1980-aj estis establita profesia lernejo N 36 (ruse ГПТУ-36). Komence de la 1990-aj estis konstruitaj 3 oketaĝaj pansionatoj por laboristoj, vendejo "Prometej", polikliniko[21].
En 1984 la Tjumena Provinca Ekzekutiva Komitato decidis komplete rekonstrui la vilaĝon, plibonigonte ĝian infrastrukturon[19].
Progresante je la sudokcidenta direkto, la setlejo atingis la etan, grave superkreskintan lagon Tjulkino (ruse Тюлькино), post kiu situis la samnoma vilaĝo, en kiu en la 1980-aj jaroj entrepreno Zapsibĵilstroj (Okcidentsiberia Loĝkonstruado) establis agrokulturejon Stroitel (Konstruisto)[19].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 О Винзилинском муниципальном образовании (ruse). la administracio de Tjumena distrikto (2024). Arkivita el la originalo je 2024-09-04. Alirita 2024-09-04 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 46. ISBN =.
- ↑ Всесоюзная перепись населения 1959 года. Численность городского населения РСФСР, её территориальных единиц, городских поселений и городских районов по полу (ruse). Демоскоп Weekly. Arkivita el la originalo je 2013-05-28. Alirita 2013-09-25 .
- ↑ Всесоюзная перепись населения 1970 года Численность городского населения РСФСР, ее территориальных единиц, городских поселений и городских районов по полу (ruse). Демоскоп Weekly. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 2013-09-25 .
- ↑ 5,0 5,1 Всесоюзная перепись населения 1979 года Численность городского населения РСФСР, ее территориальных единиц, городских поселений и городских районов по полу. (ruse). Демоскоп Weekly. Arkivita el la originalo je 2021-11-07. Alirita 2013-09-25 .
- ↑ Всесоюзная перепись населения 1989 г. Численность городского населения РСФСР, ее территориальных единиц, городских поселений и городских районов по полу (ruse). Демоскоп Weekly. Arkivita el la originalo je 2011-09-26. Alirita 2024-07-31 .
- ↑ Всероссийская перепись населения 2002 года. Том. 1, таблица 4. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, районов, городских поселений, сельских населённых пунктов - райцентров и сельских населённых пунктов с населением 3 тысячи и более (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-01-09. Alirita 2024-07-31 .
- ↑ Численность постоянного населения Российской Федерации по городам, посёлкам городского типа и районам на 1 января 2009 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-06-21. Alirita 2014-01-02 .
- ↑ Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям. Таблица 35. Оценка численности постоянного населения на 1 января 2012 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-06-11. Alirita 2014-05-31 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2013 года. — М.: Федеральная служба государственной статистики Росстат, 2013. — 528 с. (Табл. 33. Численность населения городских округов, муниципальных районов, городских и сельских поселений, городских населённых пунктов, сельских населённых пунктов). (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-07-17. Alirita 2013-11-16 .
- ↑ Таблица 33. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2014 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-07-17. Alirita 2014-08-02 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2015 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-08-06 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2016 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-05-08. Alirita 2018-10-05 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2017 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2017-07-31. Alirita 2017-07-31 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2018 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2018-07-26. Alirita 2018-07-25 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2019 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2021-05-02. Alirita 2019-07-31 .
- ↑ Таблица 5. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, городских округов, муниципальных районов, муниципальных округов, городских и сельских поселений, городских населенных пунктов, сельских населенных пунктов с населением 3000 человек и более (ruse) (XLSX) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01 .
- ↑ 19,0 19,1 19,2 19,3 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 129. ISBN = 5-7529-0067-0.
- ↑ 20,0 20,1 20,2 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 128. ISBN = 5-7529-0067-0.
- ↑ 21,0 21,1 21,2 21,3 21,4 Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 47. ISBN =.