Zitkala-Ŝa
Zitkala-Ŝa | |||||
---|---|---|---|---|---|
indiana artisto kaj aktivisto | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1876 en Yankton Indian Reservation | ||||
Morto | 28-an de januaro 1938 (61-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Tombo | Arlingtona nacia tombejo vd | ||||
Etno | Siuoj • Yankton vd | ||||
Lingvoj | angla • siua vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Earlham College (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto violonisto poeto homrajta aktivulo vd | ||||
Laborkampo | Folkloro vd | ||||
Aktiva dum | 1900– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zitkala-Ŝa (Ruĝa birdo) (1876 - 1938), ankaŭ konata kiel Gertrude Simmons Bonnin, estis indiĝen-usona verkistino, tradukisto, muzikisto, edukisto kaj politika aktivulo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Zitkala-Ŝa naskiĝis en la Indiana Rezervejo Yankton en Suda Dakoto, filino de franca patro kiu ne restis ĉe la familio, kaj indiĝena patrino Thaté Iyóhiwiŋ. Zitkala-Ŝa kreskis en la rezervejo ĉe sia patrino; ŝi poste priskribis tiujn fruajn jarojn kiel tempon de libereco kaj feliĉo.
Je ŝiaj okaj jaroj, kvakeraj misiistoj alvenis en la rezervejo por rekruti plurajn Yanktajn infanojn, inkluzive de Zitkala-Ŝa, por esti edukitaj ĉe la loĝlernejo de la Misio en Indiano. La celo de la Misio estis eduki indiĝenajn infanojn for de iliaj kulturaj tradicioj por inkludi ilin en la blanka socio kiel manlaboristoj. En sia verko “La Lernejaj Tagoj de Indiĝena Knabino” (angle The School Days of an Indian Girl) Zitkala-Ŝa priskribis tiun periodon kiel de profunda malĝojo pro la forpreno de sia kulturheredaĵo, kiam ŝi estis devigita rezigni pri siaj mokasenoj, tondi sian tradicie longan hararon, ne plu paroli sian lingvon kaj preĝi kiel kvakero. Male, ŝi ĝuis lerni legi kaj skribi, kaj ludi violonon.
Tiel ŝi decidis fariĝi edukistino, rifuzante la rolon kiun la lernejo antaŭvidis por la plej multaj studentoj. Ŝi daŭrigis siajn studojn pri piano kaj violono; ŝi poste skribis "Mia vundita spirito ŝvebis kiel birdo dum mi ekzercis pianon kaj violonon". Ŝia talento kreskis, kaj kiam ŝi diplomiĝis, ŝi iĝis muzikinstruisto, komponisto, kaj interpretisto.
Zitkala-Ŝa estis profunde ĝenita pro la traktado de indianoj fare de la ŝtato, la eklezio, kaj la socio ĝenerale. Ŝi malkovris ke ŝi ankaŭ povus helpi sian popolon pere de muziko, verkado de rakontoj kaj prelegadoj. Jam kiel plenkreskulo kaj ĝis sia forpaso, ŝi senĉese laboris kiel aktivulo pri la rajtoj de indianoj.
Ŝi skribis plurajn verkojn en kiuj ŝi kronikis siajn luktojn pri la kultura identeco kaj la altiro inter la ĉefa blanka kulturo en kiu ŝi estis edukita, kaj la Dakota kulturo en kiu ŝi naskiĝis kaj kreskis. Zitkala-Ŝa elstaris kiel unu el la plej influaj indianaj aktivuloj de la frua 20-a jarcento: krom fariĝi sukcesa verkistino, ŝi fondis kaj partoprenis en diversaj organizaĵoj favore al indiĝenaj rajtoj.
Sed ŝiaj agoj ne estis nur kritikaj. Ŝi serioze engaĝiĝis kiel ponto-konstruanto inter kulturoj. Tiel en sia antologio kiel en sia muzika produktado ŝi denuncis diskriminacion, kaj maljustecon, sed ankaŭ ŝi stimulis la proksimiĝon de ambaŭ kulturoj en la batalo por la laŭleĝa agnosko de la indiĝena kulturo kaj la rajto al iliaj teritorioj. Ŝia konstanta laboro influis la Kongreson por aprobi la “Indianan Reorganizan Leĝon” de 1934, per kiu la triboj povis reakiri aŭtonomion kaj inkluzive la administradon de siaj teritorioj.
Dum Zitkala-Ŝa vivis kun sia edzo en rezervejo de Utaho, ŝi konatiĝis kun la amerika komponisto William F. Hanson, kiu estis profesoro pri muziko en Brigham Young University. En 1910 ili komencis kunlaboron pri la muziko de “La Opero de la Suna Danco” (angle The Sun Dance Opera), kiu fariĝis la unua opero verkita de indiano. Ĝi estis komponita en romantika muzika stilo kaj bazita sur Dakota kaj Utea kulturaj temoj, la tradicia indiĝena “Suna Danco”.
Zitkala-Ŝa verkis la libreton kaj la kanzonojn. Ŝi ludis dakotajn melodiojn per violono kaj fluto, kiuj fariĝis la bazo de la muzika komponado. La opero estis premierita al granda loka sukceso kaj al kritikoj kaj aplaŭdoj ĉe la Orpheus Hall en Vernal, Utaho en 1913. La dancoj kaj kelkaj partoj estis prezentitaj de indianaj rezervantoj, sed la ĉefaj roloj estis kantitaj de ne-indiĝenoj.
Heredo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la historiisto Tadeusz Lewandowski tiu ĉi verko estis la unua indiĝena opero, kaj daŭre estas unu el la malmultaj bonegaj operoj skribitaj fare de indiano, kiuj traktis tiel ekskluzive kaj muzikajn kaj indianajn temojn.
La heredaĵo de Zitkala-Ŝa daŭre vivas, ĉar per ŝia aktivismo konkretiĝis decidaj ŝanĝoj en la edukado, sanservo, la jura statuso de indianoj kaj la konservado de la indiana kulturo.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 138 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Old Indian Legends. Lincoln: University of Nebraska Press, 1985.
- American Indian Stories. Lincoln: University of Nebraska Press, 1985.
- Zitkála-Šá. "Why I Am a Pagan." Atlantic Monthly, 1902.
- Zitkála-Šá, Fabens, Charles H. and Matthew K. Sniffen. Oklahoma's Poor Rich Indians: An Orgy of Graft and Exploitation of the Five Civilized Tribes, Legalized Robbery. Philadelphia: Office of the Indian Rights Association, 1924.
- Zitkála-Šá. Dreams and Thunder: Stories, Poems, and The Sun Dance Opera. Edited by P. Jane Hafen. Lincoln: University of Nebraska Press, 2001. ISBN 0-8032-4918-7.
- Zitkála-Šá: Letters, Speeches, and Unpublished Writings, 1898–1929. Edited by Tadeusz Lewandowski. Leiden, Boston: Brill Press, 2018. ISBN 978-90-04-34210-1.
Partituro
[redakti | redakti fonton]- Hanson, William F., and Zitkala-Ša. The Sun Dance Opera (romantic American Indian opera, 1913, 1938). fotokopio de la originala partituro por piano kaj voĉo, mikrofilmo (227 pp.). Library of Brigham Young University, Provo, Utah.