« Tie kie homojlaboregas de matene ĝis nokte por nutri sin, ili pro nenio ofendiĝas kaj pri nenio revas. Unu el kialoj de nerevoluciemo de la ĉinaj amasoj radikas en tio, ke en Ĉinio por la plej minimuma ekzistado necesas neimagebla penado. Intensa lukto por vivo influas al la homoj “pli efike ol dinamike”[1]. »
« Eĉ kaze de justaj pretendoj, nia malamo devenas plej malmulte el la vere farita al ni ofendo, ol el konscio de nia senpoveco, nia neplenvaloreco kaj malkuraĝo, alivorte dirite: el malestimo al ni mem. Kiam ni sentas nin pli altaj ol niaj turmentantoj, ni malestimas ilin, eĉ kompatas, sed ne malamas. »