Čepí
Čepí | |||
municipo | |||
Domo n-ro 22
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Čepí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Dubanka | ||
Situo | Čepí | ||
- alteco | 247 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 15″ N 15° 42′ 57″ O / 49.98750 °N, 15.71583 °O (mapo) | ||
Katastro | 2,48 km² (248 ha) Čepí | ||
Loĝantaro | 474 (2024) | ||
Denseco | 191,13 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1375 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 32 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 574864 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Čepí | |||
Retpaĝo: www.cepi.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Čepí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, 9 km sudokcidente de urbo Pardubice, ĉe ŝoseo inter Staré Čívice kaj Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 474 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dubany, Rozhovice, Třibřichy, Dřenice, Starý Mateřov kaj Jezbořice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1375 kaj koncernas tiaman posedanton de ĝi Ješek el Čepí. Komence de la 16-a jarcento Zdislav el Dobřenice la vilaĝon vendis al la komunumo de ministoj el Kutná Hora. Ties havaĵo ĝi estis ĝis la jaro 1694, kiam oni aĉetis ĝin al kamera senjorejo Pardubice.
Ĉirkaŭaĵo de Čepí estas signifa arĥeologia trovejo. En la jaro 1881 estis ĉi tie trovita bronza trezoro el la 9-a ĝis la 7-a jarcento a.K. La trovaĵo konsistis el du bronzaj agrafoj, 29 bronzaj braceletoj kaj fragmentoj de pluaj ornamaĵoj. Plua bronza trezoro estis ĉi tie malkovrita en la jaro 1884. En ĝi estis 8 spiralaĵoj, volvita fingroringo kaj 4 fragmentoj de aliaj ornamaĵoj. Tiu ĉi trezoro devenas el tempo de la luzacia kulturo de la 12-a ĝis 9-a jarcentoj a.K. Oni supozas, ke ie proksime estis ĝis nun nemalkovrita prahistoria setlejo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 220 |
1880 | 221 |
1890 | 252 |
1900 | 323 |
1910 | 470 |
1921 | 457 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 458 |
1950 | 310 |
1961 | 414 |
1970 | 370 |
1980 | 405 |
1991 | 404 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 410 |
2014 | 428 |
2016 | 437 |
2017 | 437 |
2018 | 446 |
2019 | 450 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 459 |
2021 | 448 |
2022 | 470 |
2023 | 476 |
2024 | 474 |
Praktika informo
[redakti | redakti fonton]El Pardubice la vilaĝo estas atingebla per urba buso n-ro 24 (rigardu http://www.dpmp.cz/?rady=24&send=Vybrat )
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝoj de mikroregiono Malantaŭ la flughaveno ĉeĥe
- Paĝaro de biciklovojo Arkivigite je 2016-03-14 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe