Mladoňovice estas municipo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur norda deklivo de Železné hory, 11 km sudokcidente de la urbo Chrudim, 11 km sudoriente de la urbo Heřmanův Městec. Komunumo Mladoňovice administras vastan teritorion grandparte kovritan de arbaroj kun kelkaj malgrandaj domaroj nordokcidente de la ŝoseo n-ro 340 inter Rabštejn kaj Hrbokov. Vivas ĉi tie 336 loĝantoj (2024).
La unuaj historiaj raportoj pri vilaĝo Mladoňovice datiĝas el la jaro 1329, kiam ĝi estis fondita de monaĥejo de Vilémov.
Čejkovice estas en dokumentoj konata de la jaro 1494, kiam oni rememoras du kortojn, el kiuj la unua apartenis al Stolany kaj kun ĝi al Pardubice kaj la dua al Rabštýnek kaj al ĝiaj posedantoj.
Pohled apartenis ĝis la jaro 1532 al familiaro Pouchobradský el Pouchobrady.
Domaro Lipina datiĝas de la jaro 1547, domaroj Deblov, Petříkovice, Rtenín de la jaro 1567 kaj Mýtka de la jaro 1789.