Javorník (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javorník (apartigilo) |
Javorník | |||
germane Mohren | |||
municipo | |||
Javorník
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Javorník | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Svitava | ||
Situo | Javorník | ||
- alteco | 478 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 47′ 00″ N 16° 25′ 37″ O / 49.78333 °N, 16.42694 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,7 km² (570 ha) Javorník u Svitav | ||
Loĝantaro | 424 (2024) | ||
Denseco | 74,39 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1317 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 568 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 572713 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Javorník (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.obecjavornik.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Javorník situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 4 km nordokcidente de urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 424 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čistá, Svitavy, Kukle, Karle kaj Vendolí.
Historio
[redakti | redakti fonton]En mezepoko la vilaĝo, ĝis la jaro 1945 tute germana, nomiĝis germane Ahorn (Achorns) kaj de la 18-a jarcento oni uzadis nomon Mohren. En la ĉeĥa estas atestita en la jaro 1388 nomo Jaworzie, nun Javorník.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 419 |
1880 | 473 |
1890 | 495 |
1900 | 476 |
1910 | 470 |
1921 | 426 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 432 |
1950 | 347 |
1961 | 370 |
1970 | 398 |
1980 | 339 |
1991 | 294 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 335 |
2014 | 384 |
2016 | 385 |
2017 | 400 |
2018 | 404 |
2019 | 408 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 414 |
2021 | 402 |
2022 | 412 |
2023 | 429 |
2024 | 424 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kapelo
[redakti | redakti fonton]En centro de la vilaĝo estas malfrubaroka kapelo de la Plejsankta Triunuo, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1800. Ĝi estas ununava kun senŝtupa duoncirkla presbiterejo kaj prisma turo tegmentita per bulbo. La fenestroj estas duoncirklaj, volboj plataĵaj kaj konĥo kun segmentoj. Ekipaĵo estas el la dua duono de 19-a jarcento. La preĝejo estas havaĵo de municipa komunumo, kiu en 90-aj jaroj efektivigis sufiĉe grandajn riparojn de eksterioro kaj interioro.
Fera kruco
[redakti | redakti fonton]Antaŭ kapelo de la Plejsankta Triunuo sur ŝtona soklo troviĝas fera kruco el la jaro 1868.
Turismo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo troviĝas ĉe estinta ĉefa ŝoseo n-ro 35 el Litomyšl al Svitavy. Sur kelkaj lokoj en la vilaĝo estas agrablaj ripozejoj. Tiujn uzas kaj loĝantoj de Javorník kaj multaj traveturantaj vizitantoj. El Svitavy al Javorník gvidas nova biciklovojo.
Oriente de la vilaĝo troviĝas fontregiono de la rivero Svitava kun arbara lageto. El Svitavy en la areon kaj alivoje reen gvidos nin signita instrua pado.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Ŝoseo de la 2-a klaso 366
-
Kapeo de La plej sankta Triunuo
-
Hotelo U Jelena sude de la municipo
-
Domo n-ro 70