Vilaĝo grupiĝinta ĉirkaŭ la preĝejo sur deklivo de Novohradka valo, kun triangula, parte prikonstruita vilaĝplaco. Origine oni la vilaĝon nomis Janišovice, aŭ Jenšovice, aŭ Jenčovice.
La preĝejo estis origine frugotika, en la jaro 1585 ĝi forbrulis. En la 18-a jarcento la navo estis plafonita per barelvolbo kun duonlunoj, sed en la jaro 1893 ĉi tiu volbo estis anstataŭigita per ebena kana plafono. La preĝejo estas ununava kun prisma turo antaŭ la okcidenta frontono. Al tiu estis en la jaro 1852 alkonstruita malalta prismoforma kampanilo kun ligna dua etaĝo kaj antaŭĉambro sur suda flanko. La presbiterejo estas iom malpli larĝa, kvinlatere fermita, volbita per ripa volbo. Oblongaj kapelo kaj sakristio estas sur dekstra kaj maldekstra flankoj, volbitaj per klostra volbo. Triumfarko estas pintforma. En okcidenta frontalo de la turo estas pintarka portalo.
La ĉefaltaro estas el la jaro 1912, du flankaj altaroj kaj predikejo estas novgotikaj el la fino de 19-a jarcento kaj de komenco de la 20-a jarcento. Du statuoj, de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en presbiterejo estas de V. Čermák el Chrast, en la kapelo estas bildo de Sankta Triunuo de V. Šlechta el ĉirkaŭ la jaro 1787, bildo de Sankta Johano Nepomuka estas el la komenco de 19-a jarcento. En marmora baptujo estas stana pelvo datita 1625.
Antaŭ enirejo al la tombejo troviĝas ŝtona empira kruco el la jaro 1808.
En la 13-a jarcento ekestis sur rivero Novohradka muelejo, nuntempe aliigita je malgranda elektrocentrejo.