Saltu al enhavo

Řetůvka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Řetůvka
municipo
Řetůvka dum vido el belvedero Andrlův chlum
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Řetůvka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Rojo Řetovka
Situo Řetůvka
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 20″ N 16° 21′ 22″ O / 49.95556 °N, 16.35611 °O / 49.95556; 16.35611 (mapo)
Areo 4,22 km² (422 ha)
Loĝantaro 265 (02.10.2006)
Denseco 62,8 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 41
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580881
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Řetůvka
Retpaĝo: www.retuvka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Řetůvka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 6 km sudokcidente de la urbo Ústí nad Orlicí, flanke de la ŝoseo n-ro 360 inter Ústí nad Orlicí kaj Litomyšl.

Historio

La unua skriba mencio pri vilaĝo Řetůvka, tiam verŝajne nomata Ritow Bohemicalis estas el la jaro 1292 en donaca akto de la reĝo Venceslao la 2-a, per kiu li dediĉas la vilaĝon al nova monaĥejo en Zbraslav. En nomita dokumento oni rememoras apude du vilaĝojn: Řetová Česká kaj Řetová (Ritow Bohemicalis, Ritow). Verŝajne unu el ili estis fondita pli frue de ĉeĥoj kaj la dua de germanaj koloniistoj. Nomo de la vilaĝo ĉeĥiĝis kaj ŝanĝiĝis, ĝis en la jaro 1924 nomo Malá Řetová estis ŝanĝita je nuna Řetůvka. En la jaro 1989 estis la vilaĝo alligita al la distrikta urbo Ústí nad Orlicí, sed jam en la jaro 1990 loĝantoj de ĝi postulis rean memstarigon.

Naturo

En proksima ĉirkaŭaĵo abunde troviĝas salamandro, kiun Řetůvka enmetis ankaŭ en blazonon de la vilaĝo. Deklivoj estas surkreskintaj per riĉa floro, nestas ĉi tie multe da akvaj kaj kantbirdoj.

En la vilaĝo vivas proksimume 245 loĝantoj. Kelkaj domoj estas uzataj por refreŝigado.