Saltu al enhavo

Řetůvka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Řetůvka estas vilaĝo troviĝanta en cismontaro de Orlica montaro, proksimume 4 km sude de urbo Ústí nad Orlicí direkte al Litomyšl.

En proksima ĉirkaŭaĵo abunde troviĝas salamandro, kiun Řetůvka enmetis ankaŭ en blazonon de la vilaĝo. Deklivoj estas surkreskintaj per riĉa floro, nestas ĉi tie multe da akvaj kaj kantbirdoj.

La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1292 en donacdokumento de Venceslao la 2-a. Ĝia nomo estis tiam "Ritow", el tio estas konkludeble, ke la unuaj loĝantoj estis germanaj kolonistoj. Sed pli poste ĝi tute ĉeĥiĝis. La nomo de la vilaĝo iom post iom ŝanĝiĝis ĝis la jaro 1924, kiam la nomo de la vilaĝo kun nomo Malá Řetová ŝanĝiĝis je Řetůvka. Tiu ĉi nomo validas ĝis hodiaŭa tempo.

En la vilaĝo vivas proksimume 245 loĝantoj. Kelkaj domoj estas uzataj por refreŝigado.